György Holdas
Aspekto
György Holdas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de junio 1944 (80-jaraĝa) en Szentendre |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto medalisto |
György Holdas [djordj holdaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Holdas György estas hungara skulptisto, medalisto.
György Holdas [1] naskiĝis la 9-an de junio 1944 en Szentendre.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Holdas iĝis faklaboristo pri ŝtonskulptado, sed libertempe li lernis ankaŭ en artista rondo kaj en ateliero de Vilmos Szamosi Soós. En 1972 li estis unu el la fondintoj de studio pri Lajos Vajda. Tiutempe li kreis abstraktajn skulptaĵojn, sed ekde la 1980-aj jaroj li kreis ĉefe goteskajn medalojn. Liaj kreaĵoj ofte estas kombinitaj skulptaĵoj kun tuĉodesegnaĵoj. Li kreis medalojn ankaŭ el marmoroj. Li ricevis 5 premiojn inter 1983-2004. Li havis stipendion en 2006.
Elektitaj solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Szentendre (1971, 1977, 1982, 1989, 1996)
- Budapeŝto (1977, 1982)
- Munkeno (1985)
- Toronto (1986)
- Sopron (2001)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1972, 1975, 1985, 1994
- Szentendre (1972, 1973-1981, 1987, 1994
- Arthalo Budapeŝto (1976, 1982, 2001)
- Sopron (1981-1991, 1999, 2003
- Pécs (1981, 1987, 2003,
- Istambulo (1983)
- Bazelo (1988)
- Parizo (2003)
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]- reliefo pri József Petzelt, marmoro, 1988, Szentendre
- reliefo pri Francisko Rákóczi la 2-a, marmoro, 1999
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-10-21 per la retarkivo Wayback Machine