György Jovánovics
György Jovánovics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1939 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
György Jovánovics [djordj jovAnoviĉ], hungare Jovánovics György, Esperante ’’Georgo Jovánovics György’’ estas hungara skulptisto kaj profesoro. Li apartenas al la novavangardaj artistoj.
György Jovánovics naskiĝis la 3-an de aprilo 1939 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Jovánovics frekventis Belartan Ĉeflernejon en Budapeŝto inter 1957-1960, kie li lernis precipe de József Somogyi kaj Sándor Mikus. Poste li plulernis en Vieno kaj Parizo. En 1964 li studvojaĝis al Parizo. En la 1970-aj jaroj kaj ankaŭ en la sekva jardeko foje-foje li verkadis en Okcidenta Germanio helpe de stipendioj. En 1991 li kreis 5 metrojn altajn monumenton en Israelo kun sukcesoj. Hejmenveninta li ekinstruis en ĉeflernejo en Budapeŝto. Li ricevis premion Kossuth en 1997, inter 1990-2011 ankaŭ aliajn premiojn. Liaj verkoj jam estas troveblaj ankaŭ en muzeoj en Budapeŝto, Székesfehérvár, Pécs, Essen, Novjorko, Berlino.
Liaj solaj ekspozicioj (elekto)
[redakti | redakti fonton]Liaj grupaj ekspozicioj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1967, 1969, 1980, 1986, 1991 Budapeŝto
- 1972 Varsovio
- 1973 Parizo
- 1974 Bonaero
- 1977 Székesfehérvár, Eindhoven
- 1981, 1997 Vieno
- 1998 Londono
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- skulptaĵoj, ekzemple Ember (Homo) 1968
- monumentoj, ekzemple Az 1956-os mártírok emlékműve (Monumento de martiroj dum la revolucio en 1956)
- ornamaĵoj sur konstruaĵoj, ekzemple en universitato en Budapeŝto