György Karczag
Aspekto
György Karczag | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de decembro 1913 en Szeged |
Morto | en nekonata valoro |
Lingvoj | Esperanto • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Erzsébet - juroscienco (–1940) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
KARCZAG György (karcag), (pseŭdonimoj Q kaj Kagge), naskiĝis la 14-an de decembro 1913 en Szeged, estis hungara lingvisto kaj oficisto.
Karczag estis esperantisto de 1932. Li estis ĉefkunlaboranto de Literatura Mondo, "Bibliografia Gazeto" kaj "Lingvo Libro": en tiuj publikaĵoj de li aperis recenzoj, kritikaj kaj lingvaj eseoj. Krome li funkciis kiel ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, publikigita en 1934.