György Major (arkitekto)
György Major (arkitekto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de julio 1959 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto ![]() |
Okupo | |
Okupo | arkitekto universitata instruisto ![]() |
György Major [djordj major], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Major György, estis hungara arkitekto, arkitekto pri internaj spacoj, altlerneja instruisto.
György Major[1][2] naskiĝis la 9-an de julio 1959 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Major komence estis teknika desegnisto en la jaroj 1978-1979, poste li akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1985. Post la diplomo li estis arkitekto en pluraj ŝtataj entreprenoj ĝis 1997, dum li finis majstrolernejon en 1990, krome ekde 1994 li iĝis ankaŭ arkitekto pri internaj spacoj. Ekde 1997 li laboris en propra firmao, fondita kun sia edzino en 1995. Same ekde 1997 li instruis en la universitato kiel lektoro, baldaŭ docento. Li akiris sciencan gradon DLA en 2005. En 2014 li ricevis membrecon en Hungara Arta Akademio. Lia edzino naskis 3 gefilojn inter 1989-1997. Li ricevis premiojn inter 1985-2005.
Elektitaj arkitekturaj laboroj
[redakti | redakti fonton]- Őrbottyán, pligrandigo de kalvinana internato (kunarkitekto, 1987-1988)
- Kecskemét, biblioteko (kunarkitekto, 1996)
- Preĝejo Patrono de Hungaroj (Délegyháza) (1989-1991)
Elektitaj internaj arkitekturaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Universitata konstruaĵo pri informa teknologio (kunarkitekto, 1998)
- Alia universitata konstruaĵo (kunarkitekto, 2001)
- Instalaĵoj de kapelo en flughaveno de Budapeŝto (kunarkitekto, 1998)
- Bibliotekoj en Gödöllő kaj Debrecen (2002)
- Nova sidejo de Hungara Televizio (kunarkitekto, 2008)