Saltu al enhavo

György Nádas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Nádas
Persona informo
Naskonomo Nádas György
Naskiĝo la  30-an de aprilo 1962 (nun 1962-04-30)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Temesvári Pelbárt Ferences Gimnázium, Esztergom (en) Traduki
Universitato de Dramo kaj Filmo (–1983) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Gábor Nádas (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Gábor Dávid Nádas Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Noémi Závodszky (en) Traduki (bofratino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
komikisto
basisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

György Nádas [djordj nAdaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nádas György estas hungara aktoro, humuristo, gitaristo.

György Nádas [1] naskiĝis la 30-an de aprilo 1962 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

György Nádas frekventis muzikan bazlernejon, poste gimnazion jam en Esztergom, fine li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo, Li iĝis tutlande konata en 1982, kiam kune kun György Markos li atingis la unuan lokon en humura festivalo de Hungara Radio. La duopo daŭris la sukcesojn ankaŭ en teatretoj kaj televizio. Post jaroj aliĝis al la duopo Géza Boncz. Nádas estis ankaŭ aktiva gitaristo. En 1992 György Markos forlasis la triopon, en 2000 Géza Boncz mortis, Nádas daŭre restis humuristo en pluraj teatroj, televizioj, radioj. Li ricevis 2 premiojn en 1991.

Elektitaj teatraj roloj

[redakti | redakti fonton]
  • inter 1982-1992 ĉiuj spektakloj de Scenejo Mikroszkóp
  • similaj humuraĵoj en pluraj malgrandaj teatroj, scenejoj en la postaj jaroj
  • humuraĵoj en la televizio

Elektitaj libroj

[redakti | redakti fonton]
  • Fogjuk a hasunkat. Jókedvű szakácskönyv (2000, kuirlibro kun Géza Boncz)
  • Hugyosjózsi szülei, avagy A Markos-Nádas-sztori (2012, rememoroj)