György Oláh (aktoro)
Aspekto
György Oláh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de marto 1923 en Makó |
Morto | 28-an de septembro 1997 (74-jaraĝa) en Debrecen |
Tombo | Debreceni köztemető (en) ![]() ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Infano | Zsuzsa Oláh ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
György Oláh [djordj olA], laŭ hungarlingve kutima nomordo Oláh György estis hungara aktoro. Lia filino estis Zsuzsa Oláh.
György Oláh[1] naskiĝis la 12-an de marto 1923 en Makó, li mortis la 28-an de septembro 1997 en Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Oláh akiris aktoran diplomon en 1941. Li apartenis al Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) kaj Nacia Teatro (Pécs) inter 1942–1943, pli poste en Teatro Csokonai (Debrecen) inter 1944–1949 kaj 1956–1981, inter 1949–1956 en Teatro de Kecskemét. Li partoprenis en ĉiuspecaj teatraj spektakloj. Li pensiuliĝis en 1981. Li ricevis premion en 1966 kaj li havis la titolon "eterna membro de Teatro Csokonai".
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Makbeto - pordisto
- La Dresado de la Megero - Grumio
- La Komedio de Eraroj - Dromio el Sirakuzo
- Molière: Kleraj virinoj - Trissotin
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - Pjotr Dobĉinskij
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - unua kortegano; unua burĝo; eskimo
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Schwartz
- Gergely Csiky: Nagymama - Szilárd Tódorka
- Bertolt Brecht: Trigroŝa opero - Smith
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - kampogardisto; franca reĝo
- Imre Kálmán:
- Montmartre-i ibolya - Henry; ministro Frascatti
- Csárdáskirálynő - grafo Bonifác Kaucsianó
- Cirkuszhercegnő - Tóni
- Marica grófnő - István
- Georges Bizet: Carmen (opero) - Remendado
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte - Monostatos