György Péter (statistikisto)
György Péter (statistikisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de marto 1903 en Budapeŝto |
Morto | 4-an de januaro 1969 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 20/2-1-527 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Emmi Pikler (1930–) |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto matematikisto statistikisto |
György Péter [djordj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Péter György, estis hungara statistikisto, ekonomikisto, matematikisto, altlerneja instruisto. Lia familia nomo estis Pikler ĝis 1952, lia edzino estis Emmi Pikler.
György Péter[1] naskiĝis la 30-an de marto 1903 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de januaro 1969 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Péter akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1926. Post la diplomo li instruis en Vieno kaj Berlino, poste li estis asekura matematikisto en Triesto. Inter 1932–1936 li laboris en asekurejo en Budapeŝto, krome en 1932 li aliĝis al la malpermesitaj komunistoj. En 1936 li estis kondamnita 15 jarojn, sed en 1944 li rifuĝis kaj kaŝiĝis. Inter 1945-1948 li gvidis la tutlandan sociasekuran instituton, poste la tutlandan statistikan oficejon dum jardeko, krome li instruis en Hungara Ekonomia Universitato inter 1951-1968. Post la hungara revolucio de 1956 li estis aprezita malbona, sed li ne estis arestita, eĉ ekde 1963 li aliĝis al stabo de Rezső Nyers, kiu gvidis la novan ekonomian mekanismon en 1968. En fino de tiu jaro György Péter estis arestita laŭ nebulaj akuzoj. Iom poste li estis liverita en hospitalo, kie li mortis en nebulak cirkonstancoj. Pli frue en 1967 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio pro la tutviva ekonomia laboro. Lia edzino naskis filinon. Li ricevis premiojn inter 1947-1960.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Munkamorál és társadalombiztosítás. (1948)
- Általános statisztika. (studenta lernolibro, 1952; 2-a eldono: 1955)
- A szocialista statisztikáról (kunaŭtoro, 1954)
- Biometria, statisztika és demográfia. (1959)
- A társadalmi-gazdasági rendszer hatása a gazdaságstatisztikai adatok nemzetközi összehasonlíthatóságára. (kunaŭtoro, 1965)
- On the Planned Central Control and Management of the Economy. (1967)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare kun foto
- biografio hungare kun foto
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare (legebla pli malsupre)