György Solthy
György Solthy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Sterbenz Rudolf |
Naskiĝo | la 18-an de majo 1904 en Sopron (Hungario) |
Morto | la 14-an de novembro 1961 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
György Solthy [djordj ŝolti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Solthy György estis hungara aktoro, bonvivanto. Lia nobela antaŭnomo estis soltenaui, lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Sterbenz Rudolf.
Rudolf Sterbenz [1] naskiĝis la 18-an de majo 1904 en Sopron, li mortis la 14-an de novembro 1961 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Solthy post la abituriento laboris en banko. Li komencis sian aktoran karieron en 1923 en diversaj provincaj teatroj. Inter 1927-1929 kaj 1934-1935 en la jam ne ekzistanta Teatro Király, inter 1932 kaj 1943 li apartenis al Operetoteatro (Budapeŝto) (kun mallongaj interrompoj). Post la 2-a mondmilito li havis rolojn ekzemple en Gaja Teatro (1945), Teatro Madách (1947, 1951–1956). Inter 1949–1951 pro sia politika opinio li ne havis rolojn.
Li edziĝis en 1928.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - Capulet
- Imre Madách: La tragedio de l' homo
- Jacques Offenbach: La Belle Hélène - Agamemnon
- Kálmán Mikszáth: A körtvélyesi csíny - Pál Röszkey
- Jenő Huszka: Mária főhadnagy - Draskóczy
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- ‘‘Kadétszerelem’‘ (1942)
- ‘‘Csiki Borka tánca’‘ (1944)
- Subplando da tero (1948)
- ‘‘Rokonok’‘ (1954)