György Száraz
Aspekto
György Száraz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de novembro 1930 en Budapeŝto | ||||
Morto | 29-an de decembro 1987 (57-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, 2-1-29/30 vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Miklós György Száraz (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto dramaturgo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
György Száraz [djordj sAraz], hungare Száraz György, Esperante ’’Georgo Száraz’’ estis hungara verkisto, ĵurnalisto kaj dramisto.
György Száraz naskiĝis la 3-an de novembro 1930 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de decembro 1987 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Száraz estis soldato inter 1949-1952, poste li estis kondamnita je prizono. En 1956 (jam libera) li eklaboris en diversaj laborejoj. En la 1960-aj jaroj li komencis verki precipe historiajn dramojn, kaj li ankaŭ tradukadis. Ekde 1964 li jam profesie estis ĵurnalisto. Inter 1983-1987 li estis ĉefredaktoro de revuo. Li ricevis premion Kossuth en 1985, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A nagyszerű halál dramo pri La 13 martiroj de Arad 1974
- Béla la 3-a historia dramo 1977
- A Rókus-templom harangjai dramo 1979
- Ítéletidő dramo pri okazintaĵoj en Transilvanio en 1849 1979
- Worafka tanácsos úr televizia filmo 1979
- Egy furcsa könyvről eseo 1983
- Történelem jelenidőben studoj 1984