Győző Orth
Aspekto
ORTH Győző (ort) estis hungara poeto, redaktoro naskita en Temeŝvaro la 13-an de aŭgusto 1912 kaj mortinta en Lynwodd (Usono) la 5-an de septembro 1988.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Orth Győző diplomiĝis en Reformita Teologio de Kluĵo, poste kiel stipendiulo studis en Bazelo. Li redaktis la Református Jövő kaj la libroserion Gyermekkönyvtár kaj Református Könyvtára (la lastan inter 1937-1939).
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Istenes énekek (poemkolekto, red. Mária Berde kaj Jenő Roth, Nv. 1939);
- A húsvét tanúi (Szavalókórus. Nv. é. n.);
- Konfirmációi emlékkönyv (Nv. 1940);
- A Short Form of the Heidelberg Catechism (Fairport Harlbor 1967).