Gyula Altenburger
Gyula Altenburger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 29-an de novembro 1866 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Pest (urbo) |
Morto | la 25-an de januaro 1945 en Hungara reĝlando Budapeŝto |
Lingvoj | germana • franca • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | matematikisto statistikisto insurance expert (en) |
Gyula Altenburger [djula], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Altenburger Gyula, estis hungara matematikisto, altlerneja instruisto.
Gyula Altenburger[1][2] naskiĝis la 29-an de novembro 1866 en Pest (urbo), li mortis la 25-an de januaro 1945 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Altenburger maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1883, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1887, sed samtempe li studis ankaŭ en Teknikuniversitato palatino József. Post la diplomo li estis asekura matematikisto en Budapeŝto (1888–1891), poste laŭvice en Lepsiko, Magdeburgo kaj Triesto. Hejmenveninta li faris plurajn laborojn, plej longe li estis asekurejestro inter 1911-1917. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis deklarita kontraŭrevoluciulo, tial li estis trudlaboristo. Li instruis en Scienca Universitato Péter Pázmány (1923–1934) kaj Teknikuniversitato palatino József (1934–1944). Politike li estis fervore kontraŭjuda. Lia edzino naskis 3 filinojn, li vidviĝis en 1944.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Állami ellenőrzés az életbiztosítás terén. (1898)
- Az életbiztosítási törvénykezésről. (1907)
- Die Konstruktion der Sterblichkeitstafeln. (1911)
- A hadikölcsönbiztosítás története. (1917)
- Jegyzetek a biztosító magánvállalatok állami felügyeletéről. (1923)
- Amit a biztosítás mathematikájáról mindenkinek jó tudnia. (1941; denove en la sama jaro)
- A biztosítás matematikájának ismeretelméleti jelentősége. (1942)
- Emlékezés a régi szép időkre. (1989)