Saltu al enhavo

Gyula Bácskai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Bácskai
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1920 (1920-09-12)
en Szeged
Morto 8-an de novembro 1973 (1973-11-08) (53-jaraĝa)
en Veszprém
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Scienca Universitato de Szeged Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kemiisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gyula Bácskai [djula bAĉkai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bácskai Gyula, estis hungara kemiisto kaj altlerneja instruisto.

Gyula Bácskai[1] naskiĝis la  12-an de septembro 1920 (nun 1920-09-12) en Szeged, li mortis la 8-an de novembro 1973 en Veszprém (urbo).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Gyula Bácskai maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1939, poste li akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Miklós Horthy en 1944, post 2 jaroj li doktoriĝis. Post la diplomo li estis asistanto jaron en la universitata instituto, poste 3 jarojn lektoro. En 1948 li establis laboratorion en urbo Veszprém, kie li esploris la metalan korodon ĝis 1971. Li ankaŭ instruis en Kemia Universitato de Veszprém en instruaj rangoj docento (1962) kaj profesoro (1968). Intertempe li kandidatiĝis en 1960 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1944, lia edzino naskis 4 gefilojn inter 1945–1959. Li ricevis solan premion en 1959.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Az antipirin- és nehézfémsó-fémkomplexek fényelnyelésének mechanizmusa. (disertaĵo, 1946)
  • A korrózió jelentősége és az ellene való védekezés. (1953)
  • Tapasztalatok a nagylengyeli vanádium tartalmú fűtőolajok által okozott korrózióról. (1958)
  • Vason keletkező kémiai védőrétegek korróziógátló hatásának tanulmányozása. (disertaĵo, 1959)
  • A korrózió elméleti alapjai. (1964; 2-a eldono: 1967)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.