Gyula Barsy
Aspekto
Gyula Barsy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de majo 1909 en Budapeŝto |
Morto | 25-an de aŭgusto 1965 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 48/2-2-14 |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | statistikisto juristo demografo |
Gyula Barsy [djula barŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Barsy Gyula estis hungara statistikisto, demografo.
Gyula Barsy[1] naskiĝis la 23-an de majo 1909 en Budapeŝto, li mortis la 15-an de aŭgusto 1965 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Barsy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1927, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1939, sed dum la studentaj jaroj li ankaŭ laboris en la statistika oficejo. Post la diplomo li restis en la oficejo ĝis 1949, sed tiam li jam havis malaltan postenon. Pli poste li laboris en diversaj ŝtataj oficejoj ĝis sia morto. Liaj ĉeftemoj estis statistiko de la demografio.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Zur Methodenfrage der Muttersprachenstatistik mit Rücksicht auf das Deutschtum in Rumpfungarn. (1937)
- Magyarország népessége a honfoglalás óta. (1938)
- A nemzetiségek számbavétele. (1940)
- A mai Magyarország. A második világháború és a párizsi békeszerződés következményei. (1946)
- The Influence of Age in Some Infections Diseases. (kunaŭtoro, 1958)
- Bevezetés a demográfiába. Többekkel. (kunaŭtoro, 1964).