Saltu al enhavo

Gyula Bezerédi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Bezerédi
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1858 (1858-04-09)
en Mogyorósbánya
Morto 30-an de julio 1925 (1925-07-30) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo skulptisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gyula Bezerédi [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bezerédi Gyula estis hungara skulptisto. Lia origina familia nomo estis Brzorád, foje lia nomo aperis laŭ y-a formo Bezerédy.

Gyula Bezerédi:Kálmán Tóth
Gyula Bezerédi:George Washington

Gyula Bezerédi [1][rompita ligilo] naskiĝis la 9-an de aprilo 1858 en Mogyorósbánya, li mortis la 30-an de julio 1925 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Gyula Bezerédi komence lernis skulptoarton en Budapeŝto de Károly Alexy, ekde 1874 en arta akademio en Vieno. Post lernado li restis en Vieno kaj li kreis kelkajn skulptaĵojn. En 1882 li revenis al Budapeŝto, kie li atingis la unuan lokon en konkurso pri Benvenuto Cellini. Li kreis skulptaĵojn pri gravuloj, krome li faris ankaŭ alegoriajn ornamajn figurojn por la plej gravaj konstruaĵoj, fine ankaŭ ĝenroskulptaĵojn. Kelkaj el liaj skulptaĵoj neniiĝis dum sieĝo de Budapeŝto en 1945, kelkaj estas videblak eksterlande.

Elektitaj skulptaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Gyula Bezerédi:Sebestyén Tinódi en Budapeŝto