Saltu al enhavo

Gyula Czimber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Czimber
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1936 (1936-01-02)
en Homokbödöge
Morto 30-an de decembro 2008 (2008-12-30) (72-jaraĝa)
en Mosonmagyaróvár
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo inĝeniero-agronomo
biologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gyula Czimber [djula cimber], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czimber Gyula estis hungara agronomo, biologo, altlerneja instruisto.

Gyula Czimber[1] naskiĝis la 2-an de januaro 1936 en Homokbödöge, li mortis la 30-an de decembro 2008 en Mosonmagyaróvár.

Memortabulo pri Gyula Czimber

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Gyula Czimber maturiĝis en gimnazio en Pápa, poste li akiris diplomojn en Ekonomia Akademio (Magyaróvár), Agrikultura Universitato de Gödöllő kaj ministeria instituto. Li doktoriĝis en 1964 en la Agrikultura Universitato, en 1972 en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Intertempe en 1959 li estis agronomo en Tanakajd. Li estis asistanto (1961-1965), lektoro (1965-1973), docento (1973-1981), profesoro (1981-), katedrestro (1983-2000), vicdekano (1982-1985) en la Ekonomia Akademio (intertempe jam universitato). Li kandidatiĝis en 1971, doktoriĝis ĉe Hungara Scienca Akademio en 1994. Plej ofte li esploris la trudherbojn. Li ricevis premiojn aŭ medalojn inter 1964-2009. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn en 1965 kaj 1967.

Liaj disertaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Az "Óvári" tarkavirágú lucerna elsőévi egyedfejlődése, keményhéjúsága és Cuscuta rezisztenciája (1963)
  • A növényi magvak keményhéjúsága és annak mértékét befolyásoló ökológiai tényezők (1970)
  • A Szigetköz szegetális gyomvegetációja (1992)

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A somkóró (Melilotus Mill.) (monografio, 1980)
  • A kerti zsázsa (Lepidium sativum L.) (1982)
  • A rozsnok (Bromus L.) fajok (1989)
  • A tanszékek és egységek története 1954-1993 (kunaŭtoro, 1993)
  • Gyommaghatározó (1999)

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]
  • memortabulo (2016, vidu la foton!)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]