Gyula Dávid (komponisto)
Aspekto
Gyula Dávid | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de majo 1913 en Budapeŝto |
Morto | 14-an de marto 1977 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Frat(in)o | Károly Dávid |
Okupo | |
Okupo | komponisto violonisto profesoro |
Gyula DÁVID [djula], laŭ la hungara skribmaniero Dávid Gyula estis hungara komponisto kaj profesoro. Lia frato estis arkitekto Károly Dávid.
Gyula Dávid naskiĝis la 6-an de majo 1913 en Budapeŝto (laŭ alia fonto en Kecskemét), li mortis la 14-an de marto 1977 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Dávid studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en Budapeŝto inter 1933-1938, li instruisto estis Zoltán Kodály. Poste li aliĝis al orkestro kiel aldviolonisto. Inter 1945-1949 li gvidis orkestron de Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1950-1964 li edukis en diversaj lernejoj (precipe en la Altlernejo), dume li komponis daŭre. Li ricevis premion Kossuth en 1957.
Liaj komponaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- simfonio 1948
- konĉerto pri 5 blovinstrumentoj 1949
- konĉerto pri aldviolono 1951
- konĉerto 1963
- muzikaĵo por baleto
- melodioj por poemoj de Endre Ady kaj Attila József
- konĉerto pri violonoj