Gyula Dezséri
Gyula Dezséri | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Horváth Gyula Lajos Miklós |
Naskiĝo | 24-an de januaro 1852 en Takácsi |
Morto | 5-an de decembro 1928 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 51-2-125 |
Ŝtataneco | Hungario |
Parencoj | Zoltán Gálosi (bofilo) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Gyula Dezséri [djula deĵEri], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun ĉiuj personaj nomoj Dezséri Gyula Lajos Miklós estis hungara aktoro. Lia origina familia nomo estis Horváth, kiun li ŝanĝis al Dezséri pro la nomofteco.
Gyula Horváth[1][2] naskiĝis la 24-an de januaro 1850 en Takácsi, li mortis la 5-an de decembro 1928 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Dezséri aktoriĝis en 1873 en migra teatra kompanio de Vilmos Lászy. En la sekvaj jaroj li rolis preskaŭ en ĉiuj hungaraj urboj, fine li estis membro de ĵus malfermita Teatro Magyar. Inter 1900-1920 li apartenis al Nacia Teatro (Kolozsvár), pro rumaniĝo de la urbo li revenis al restHungario kaj havis rolojn en Budapeŝto kaj Pécs. Li pensiuliĝis en 1924. Li havis la titolon eterna membro de Nacia Teatro (Kolozsvár) ekde 1914. Lia edzino naskis filinon.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - titolrolo
- Romeo kaj Julieta - Montague
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Kányai
- Sándor Bródy: A tanítónő - Főúr
- József Katona: Bánk bán - banuso Mikhál
- Ferenc Herczeg: Három testőr - Pollacsek (vinkomercisto)
Liaj mutaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Sárga csikó (1914) - gastejposedanto
- Éjféli találkozás (1915) - pastro
- Ártatlan vagyok! (1916) - Boudon
- Tanítónő (1917) - pastro
- A vén bakancsos és fia a huszár (1918) - Veres (drinkejisto)
- Akik életet cserélnek (1919)
- A Csodagyerek (1920)
- Leánybecsület (1923)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio