Gyula Gáspár (juĝisto)
Gyula Gáspár (juĝisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de septembro 1925 en Budapeŝto |
Morto | 29-an de septembro 2010 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | juĝisto akuzisto oficiro |
Gyula Gáspár [djula gAŝpAr], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gáspár Gyula estis hungara juĝisto, altlerneja instruisto. Lia origina nomo estis Glas, malofte Glass.
Gyula Gáspár[1] naskiĝis la 12-an de septembro 1925 en Budapeŝto, li mortis la 29-an de septembro 2010 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Gáspár finis bazlernejon, en 1942 li akiris gantistan licencon, poste ĝis la nazia erao (1944) li estis gantisto. Tiam li estis deportita al nazia Germanio. Post la liberiĝo li finis dujaran administracian kurson, dum li estis en statuso policano. En 1950 li akiris juĝistan-prokuroran diplomon en akademio, poste li estis armea prokuroro en Szeged, dum en 1952 li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Ekde 1953 li estis parte juĝisto, parte prokuroro en la plej supera juĝejo ĝis la pensiuliĝo en 1980, sed foje-foje li estis ankaŭ armea juĝisto kaj ofte li havis statuson en la ministerio. Lia plej alta rango estis majoro. Iam li prelegis en Scienca Universitato Attila József. Li havis edzinon kaj li ricevis premiojn inter 1951-1980.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Büntető ítélkezési gyakorlat. 2. pótlás. (kunredaktoro, 1959)
- Katonai büntetőjogi döntvénytár. Bírósági határozatok. (kunredaktoro, 1973)
- Magyar büntetőjog. Általános rész. (kunaŭtoro, 1980)
- Magyar büntető jog. Különös rész. (kunaŭtoro, 1981)