Gyula Glattfelder
Gyula Glattfelder | |||||
---|---|---|---|---|---|
hungara ĉefepiskopo | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-an de marto 1874 en Budapeŝto | ||||
Morto | 30-an de aŭgusto 1943 (69-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Vota Katedralo de Szeged vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1911–) katolika sacerdoto (1896–) politikisto universitata instruisto vd | ||||
| |||||
Episkopo de Temeŝvaro | |||||
Ĉefepiskopo de Kalocsa | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gyula GLATTFELDER [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Glattfelder Gyula estis hungara pastro, ĉefepiskopo, profesoro, episkopo. Lia nobela antaŭnomo estis moóri.
Gyula Glattfelder [1] naskiĝis la 18-an de marto 1874 en Budapeŝto. Li mortis la 30-an de aŭgusto 1943 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Glattfelder lernis teologion en Budapeŝto. Li pastriĝis en 1896, poste li instruis katolikajn studentojn. Li doktoriĝis en 1909, poste li instruis eklezian oratorion en Universitato Pázmány Péter. En 1911 li iĝis episkopo en (tiam hungara urbo) Temeŝvaro. Post la 1-a mondmilito li devis rifuĝi al Szeged, kie li daŭre organizis la aktualajn taskojn (konstruis katedralon, fondis seminarion kaj paroĥojn). Li estis senatano ekde 1927. Li atingis la rangon ĉefepiskopo de Kalocsa en 1943, kiun li ne plenumis pro malsano. Lia tombo situas en Vota Katedralo de Szeged.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A plébánosok jogai és kötelességei a plébániai javadalom és jövedelem körül (1897)
- A korszellem és a katolicizmus (1901)
- Vezérkönyv agrárifjúsági vezetők számára (1937)
- 1941. é. nagyböjti szózata híveihez az imádságról (1941)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- placo en Szeged