Gyula Glykais
Gyula Glykais | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1893 en Pomáz |
Morto | 12-an de junio 1948 (55-jaraĝa) en Szekszárd |
Tombo | Szekszárd |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skermanto |
Gyula Glykais [djula glikaiŝ?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Glykais Gyula estis hungara skermisto (sabristo), olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, revizoro.
Gyula Glykais[1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1893 en Pomáz, li mortis la 12-an de junio 1948 en Szekszárd.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Glykais apartenis al la greka minoritato de la lando. Li lernis en Székelyudvarhely (1903–1908), poste en Budapeŝto, kie li maturiĝis en 1912. Li estis studento pri maŝininĝeniero, kiun li interrompis en 1914. Li batalis dum la 1-a mondmilito, eĉ li estis militkaptito, poste li akiris diplomon en komerca akademio en Budapeŝto. Inter 1922-1940 li estis revizoro en pluraj lokoj, poste li pensiuliĝis. Tamen post jaro pro la 2-a mondmilito li reaktiviĝis ĝis 1948. Li havis edzinon kaj li ricevis premion en 1928.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Ekde 1912 li skermis en sportklubo. En 1927 li estis hungara ĉampiono teame. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1928 kaj Somera Olimpiko 1932 kun po unu ormedaloj, krome en mondĉampionumoj (1928-1931) li estis la unua trifoje. Depost 1932 li plene forlasis la skermon.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio