Gyula Harangozó (1908 - 1974)
Aspekto
(Alidirektita el Gyula Harangozó)
Gyula Harangozó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aprilo 1908 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de oktobro 1974 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Ilona Vera Irén Hamala |
Infano | Gyula Harangozó (1956 -) ( Irén Hamala) |
Okupo | |
Okupo | koreografo baleta dancisto |
Gyula HARANGOZÓ [djula], hungare Harangozó Gyula estis hungara baletisto, baletestro kaj koreografo. Lia edzino estis Irén Hamala.
Gyula Harangozó naskiĝis la 19-an de aprilo 1908 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de oktobro 1974 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Harangozó ne lernis baleton aŭ dancadon, sed, kiel simpla laboristo, li laboris en Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1928 iu malkovris lin talenta baletisto kaj li ricevis ofte baletajn rolojn. Li koreografadis ekde 1936. Inter 1950-1960 li estris la baletistojn. Li havis edzinon, kiu estis la plej granda helpisto kaj apoganto kaj filon Gyula Harangozó (1956) havanta saman nomon kaj saman profesion. Li ricevis premion Kossuth en 1956, pli frue en 1951 alian premion.
Liaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij: La Nuksrompilo - Droselmeyer
- Jan Ciepliński: A fából faragott királyfi (La reĝido skulptita el ligno) - lignaĵo
- en 5 filmoj li roladis inter 1941-1964
Liaj koreografiaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij: Romeo kaj Julieta, 1939, 1955
- Pongrác Kacsóh: Johano la Brava, 1949
- Giuseppe Verdi: Aida, 1952
- Ferenc Erkel: Bánk (banuso), 1969
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto
- filmo pri Gyula Harangozó en 1965
- memorpremio "Gyula Harangozó"