Ilona Vera
Aspekto
Ilona Vera | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Verhás Veronika Ilona |
Naskiĝo | la 21-an de novembro 1911 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 17-an de aprilo 1943 en Budapeŝto |
Tombo | Óbuda Cemetery (en) , 36-1-744 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Gyula Harangozó (1908 - 1974) |
Okupo | |
Okupo | baleta dancisto |
Ilona Vera, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vera Ilona estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia origina plena nomo laŭ hungarlingve kutima nomordo estis Verhás Veronika Ilona. Ŝia edzo estis Gyula Harangozó.
Ilona Verhás [1] naskiĝis la 21-an de novembro 1911 en Budapeŝto, ŝi mortis la 17-an de aprilo 1943 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ilona Verhás aĝis 6, kiam ŝi komencis lerni baleton en studio de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Inter 1926 kaj 1932 ŝi apartenis al la baleta grupo, poste ŝi estis nomumita privata dancisto. En 1937 kun sia edzo helpe de stipendio aranĝis kurson en Londono en la danca akademio. En la sekva jaro ŝi estis nomumita individua baletisto.
Elektitaj baletroloj
[redakti | redakti fonton]- Ŝekspiro-Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij-Gyula Harangozó: Romeo kaj Julieta - ina titolrolo
- Franz Liszt-Gyula Harangozó: Szerelmi álmok - Psyché
- Béla Bartók-Gyula Harangozó: A fából faragott királyfi (=La reĝido skulptita el ligno) - reĝidino
- Aurél Milloss: Karnevál - Colombina
Filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Dankó Pista (1940)
- Életre ítéltek! (1941)