Gyula Jungfer
Gyula Jungfer | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 9-an de januaro 1841 en ![]() |
Morto | la 21-an de novembro 1908 en ![]() |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, Bal oldali árkádsor 8. ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | forĝisto entreprenisto artisto ![]() |
Gyula Jungfer [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jungfer Gyula estis hungara forĝisto, entreprenisto.

Gyula Jungfer[1] naskiĝis la 9-an de januaro 1841 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstria Imperio), li mortis la 21-an de novembro 1908 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Jungfer apartenis al la germana minoritato de la reĝlando. Li lernis la metion en la forĝejo de sia patro, poste li estis migranta metiisto inter 1857-1866 de Vieno ĝis Londono. Hejmenveninta li malfermis propran forĝejon, tamen li ofte laboris kune kun sia patro. Ekde 1877 en la entrepreno laboris jam 150 da laboristoj. Kelkfoje li prilaboris ankaŭ aliajn metalojn. En 1900 Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) persone vizitis lian forĝejon. Li havis la Honoran legion.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1885 (kun propra pavilono), 1896 (kun premio))
- mondekspozicioj en Parizo (1900); Saint-Louis (1904); en ambaŭ kun premioj
Elektitaj metalaj artaĵoj
[redakti | redakti fonton]- en Parlamentejo (Budapeŝto), Reĝa Operejo de Budapeŝto, palaco Gresham, palaco Wenckheim, palaco Vigadó, Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto), Arthalo Budapeŝto, Stacidomo Keleti
-
Lustro