Saltu al enhavo

Gyula Krúdy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Krúdy
Persona informo
Krúdy Gyula
Naskiĝo 21-an de oktobro 1878 (1878-10-21)
en Nyíregyháza
Morto 12-an de majo 1933 (1933-05-12) (54-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Malsano Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/2-1-17 Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Zsuzsa Krúdy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1897– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gyula Krúdy [djula krUdi] (Gyula=Julio) estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto (Nyíregyháza 21-a de oktobro 1878Budapeŝto 12-an de majo 1933).

Statuo de Krúdy en Budapeŝto
Memordomo de Krúdy en Budapeŝto

Gyula Krúdy post la lernejaj jaroj estis ĵurnalisto en Debrecen kaj en Nagyvárad. Krúdy tutlande famiĝis pro serio "Szinbád" [sinbAd] kaj "La ruĝa diliĝenco" en 1913. Ekde 1896 li verkadis en Budapeŝto, li estis aktivulo dum la revolucio en 1918. En la 1930-aj jaroj li malsaniĝis, sekve ankaŭ malriĉiĝis. La entombigo en 1933 okazis sen iu ajn solenaĵo.

(Nepre menciindaj)

  • Üres a fészek (Estas malplena la nesto) 1897, la unua novelaro
  • A podolini kísértet (Fantomo en Podolin) 1906, detektiva romano
  • Szindbád ifjúsága és utazásai (Junaĝo kaj vojaĝoj de Szinbád)1911, novelserio
  • Francia kastély (Franca kastelo) 1912, romano
  • A vörös postakocsi (La ruĝa diliĝenco) 1913, romano
Statuo de Krúdy en Nyíregyháza

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]
  • La rozo de l' sultano. Budapeŝto, 1982, Hungara Esperanto-Asocio, tradukis:D-ro István Nagy
  • Hungara Antologio 1983: 2 noveloj
Kovrilpaĝo de "La rozo de l' sultano"

Pri La rozo de l' sultano

Citaĵo
 Tre riĉe ilustrita — far Lászlo Kertész — fabela historio, kiu revokas la tempon, kiam inter 1541 — 1699 Hungario estis sub turka regado. Gül-Baba (Esperante: La Patro de l' Rozoj) estis historia figuro. En Buda — la urboparto de Budapeŝto okcidente de Danubo — oni povas viziti lian tombon kaj malgrandan kapeleton, dediĉitan al lia memoro. Rolas amindaj infanoj, hungaraj kaj turka, kaj bonkoraj herooj.

La verketo estas bonvena por legantoj de ĉiuj aĝoj, agrabla, flua lingvo, La desegnaĵojn

infanoj certe ŝatas kolorigi. Mi nepre rekomendas ĝin. 
— L. Schödl. Der Esperantist n123_jan.1984