Gyula Mérei
Gyula Mérei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Grünwald Gyula |
Naskiĝo | 19-an de julio 1911 en Budapeŝto |
Morto | 29-an de junio 2002 (90-jaraĝa) en Szeged |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | historiisto |
Gyula Mérei [djula mErei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mérei Gyula estis hungara historiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1979).
Gyula Mérei [1] Arkivigite je 2012-04-03 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 19-an de julio 1911 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de junio 2002 en Szeged.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Mérei frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1929-1934. Li lernis multe de Gyula Szekfű. Komence li esploris en Vieno helpe de stipendio, poste li havis postenon en Budapeŝto. En 1946 li profesoriĝis, post 5 jaroj li iĝis katedrestro kaj dekano en universitato de Szeged. Li doktoriĝis antaŭ la akademio en 1967. Li pensiuliĝis en 1981. Li okupiĝis precipe pri la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Li ricevis 5 premiojn inter 1955-1981.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Magyar politikai pártprogramok : 1867-1914 (Hungaraj politikaj partiaj programoj: 1867-1914), (1934)
- Polgári radikalizmus Magyarországon : 1900-1919 (1947)
- Magyar iparfejlődés : 1790-1848 (Hungara industria progreso: 1790-1848) (1951)
- Die Idee der eropäischen Integration in der westdeutschen bürgerlichen Geschichtsschreibung (1966)
- Der Aussenhandel des Königsreichs Ungarn (1790-1848) (1980)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio[rompita ligilo]