Gyula Miskolczy
Gyula Miskolczy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1892 en Szeged |
Morto | 6-an de julio 1962 (69-jaraĝa) en Wiener Neustadt |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | historiisto arkivisto ![]() |
Gyula Miskolczy [djula miŝkolci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Miskolczy Gyula estis hungara historiisto, arkivisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1933).
Gyula Miskolczy [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1892 en Szeged. Li mortis la 6-an de julio 1962 en Wiener Neustadt.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Miskolczy frekventis universitatojn en Budapeŝto, Lejpcigo, Munkeno. En 1913 li doktoriĝis. En la sekva jaro li komencis esplori en arkivo de Vieno. Post la 1-a mondmilito li laboris en la Hungara Tutlanda Arkivejo. En 1928 li ekinstruis en Scienca Universitato Pázmány Péter. Inter 1930-1935 li gvidis Hungaran Instituton de Romo kaj samtempe li instruis en la universitato en Romo. Baldaŭe li instruis en Vieno. Pro la politika ŝanĝo en Hungario li translokiĝis al Vieno, kie li instruis ĝismorte. Li okupiĝis precipe pri kontaktoj inter Aŭstrio kaj Hungario, krome kontaktoj inter Hungario kaj Kroatio.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A horvát kérdés története és irományai a rendi állam korában (1927–1928)
- A kamarilla a reformkorszakban (1938)
- A magyar nép története a mohácsi vésztől az első világháborúig (Historio de la hungara popolo inter 1526 ĝis la 1-a mondmilito), (1956)
- Ungarn in der Habsburger-Monarchie (1959)