Gyula Sárközi
Gyula Sárközi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1962 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Dancarta Altlernejo (–1982) |
Okupo | |
Okupo | baleta majstro instruisto dancisto |
Gyula Sárközi [djula ŝArkozi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sárközi Gyula estis hungara baletisto, altlerneja instruisto.
Gyula Sárközi[1] naskiĝis la 12-an de januaro 1962 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Sárközi devenis el cigana familio. Li akiris baletistan diplomon en Hungara Dancarta Altlernejo en 1982. Li komencis sian baletistan karieron en baleta trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie li estis levita privata baletisto (1987), baletmajstro (1990), privata solisto (1991). Same en 1991 li estis ankaŭ koreografo-asistanto. Liaj plej gravaj majstroj estis László Seregi, Iván Markó kaj Viktor Fülöp. Ekde 1983 li dancis ankaŭ en Teatro Madách, li estis levita dancomajstro (1991), poste li gvidis la danctrupon (1992-2016). Li instruis ankaŭ en la Dancarta Altlernejo, kie li docentiĝis en 1999. En 2001 li fondis lernejon-gimnazion por muzikaldancistoj. En la 2000-aj jaroj li estis ankaŭ reĝisoro kaj koreografo. Li ricevis premiojn inter 1998-2011.
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Liaj teatraj roloj (ĉiuj baletaj versioj, elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ŝekspiro:
- Makbeto - Banquo
- Othello - titolrolo
- Somermeznokta sonĝo - Oberon
- Romeo kaj Julieta - Tybalt
- Béla Bartók: A csodálatos mandarin - titolrolo
- Anna Karenina - Karenin
- en:Robert North: A halál és a lányka - Morto
- T.S. Eliot-Andrew Lloyd Webber: Macskák (escepte muzikalo) - Mefisztulész (prezentita 500-foje)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun fotoj
- hungarlingva biografio