Gyula Stetka
Aspekto
Gyula Stetka | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Stetka Gyula |
Naskiĝo | la 29-an de aŭgusto 1855 en ![]() |
Morto | la 14-an de oktobro 1925 en ![]() |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 39-1-11 ![]() |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |
Gyula Stetka [djula ŝtetka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Stetka Gyula estis hungara pentristo, membro de Societo Benczúr.

Gyula Stetka[1] naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1855 en Királylehota (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Kráľova Lehota en Slovakio), li mortis la 14-an de oktobro 1925 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Stetka studis en Reĝa Modela Desegna Lernejo, poste 2 jarojn en Akademio de Belartoj de Vieno, fine en simila lernejo en Munkeno de Sándor Wagner. Hejmenveninta en 1883 li profundigis sian scion en majstrolernejo de Gyula Benczúr, post 5 jaroj li estis samloke asistanto. Li pentradis ekleziajn temojn, ĝenrojn kaj portretojn. En 1916 lia memportreto ricevis la ĉefpremion en Budapeŝto.
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kristo sur kruco (videbla en Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto))
- Antaŭ Ĉiuj Sanktuloj
- Bavara kamparanio
- portretoj ekzemple pri Károly Gerlóczy, Pál Királyi
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-08-08 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla lasta)
-
Harry Hill Bandholtz
-
József Lonovics
-
Ilona Heller (1884)
-
Kuŝanta virino
-
Nobelulino
-
Virina portreto (1870)