Saltu al enhavo

Gyula Széles (1936)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Széles (1936)
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1936 (1936-06-02)
en Kapuvár
Morto 25-an de marto 2012 (2012-03-25) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Ekonomia Akademio (–1960) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo inĝeniero-agronomo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gyula Széles [djula sEleŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Széles Gyula, estis hungara agronomo, altlerneja instruisto.

Gyula Széles[1][2] naskiĝis la  2-an de junio 1936 (nun 1936-06-02) en Kapuvár, li mortis la 25-an de marto 2012 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Gyula Széles maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1954, poste li estis simpla laboristo en Beled. Li akiris agronomian diplomon en Agrikultura Akademio de Mosonmagyaróvár en 1960. Post la diplomo li estis agronomo tri jarojn en ŝtata bieno de Uraiújfalu, poste li instruis same 3 jarojn en agronomia mezlernejo en Körmend, pli poste li estis akademia aspiranto ĉe József Jankó (1966–1969). Inter 1970–1974 li havis altan postenon en ŝtata bieno en Szombathely, poste li instruis en altlerneja instituto de Kaposvár (1974–1987), jam kiel profesoro (1987–2006), ankaŭ institutestro ekde 1981, eĉ fakultatestro inter 1988–1993. Intertempe li akiris pedagogian diplomon en 1966 en Agrarscienca Universitato kaj samtempe li doktoriĝis, li kandidatiĝis (CSc) en 1973, li doktoriĝis en 1985 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉefa labortereno estis bredado de bovinoj. Li edziĝis en 1964, du filinoj naskiĝis en 1965 kaj 1969. Li ricevis premiojn inter 1980-2003.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A kettőstermesztés lehetőségeinek vizsgálata és üzemgazdasági értékelése a Körmendi és a Szentgotthárdi járásban. (disertaĵo, 1965)
  • A silókukorica-zöldliszt előállításának üzemgazdasági vizsgálata. (1976)
  • Mezőgazdasági vállalatok gazdaságtana. (studenta lernolibro, 1986; 2-a eldono: 1989)
  • A tenyészállatimport gazdasági értékelése és hatása szarvasmarha-tenyésztésünk fejlődésére. (monografio kaj disertaĵo, 1991)
  • A termelési alapok helyzete és fejlesztése állati eredetű termékek előállításában. (1995)
  • Integrációs kapcsolatok az állattenyésztésben. (2004)
  • Ökoélelmiszerek megítélése Magyarországon – alakuló fogyasztói tudatosság? (2011)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.