Gyula Zichy
Aspekto
Gyula Zichy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de novembro 1871 en Nagyláng |
Morto | 20-an de majo 1942 (70-jaraĝa) en Kalocsa |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Johann Zichy-Vásonykeő (en) |
Frat(in)o | János Zichy |
Okupo | |
Okupo | katolika episkopo (1905–) katolika sacerdoto (1895–) |
Grafo Gyula ZICHY [djula ziĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zichy Gyula estis hungara ĉefepiskopo. Grafo Gyula Zichy [1] naskiĝis la 7-an de novembro 1871 en Nagyláng. Li mortis la 20-an de majo 1942 en Kalocsa.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Zichy frekventis gimnaziojn en Vieno kaj Székesfehérvár, poste li studis teologion en Innsbruck. Li pastriĝis en 1895, post 2 jaroj li plulernis en Romo. En Romo li ekhavis diversajn postenojn. Inter 1905-1926 li estis episkopo de Pécs, ekde 1925 ĉefepiskopo de Kalocsa. Li fondis gimnazion, presejon, hospitalon. En 1929 kaj 1931 li gvidis pilgrimojn al Sankta Tero. Li estis ankaŭ senatano.