Hänsel und Gretel
Hänsel und Gretel | |||||
---|---|---|---|---|---|
eldono aŭ traduko • drama muzika verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Engelbert Humperdinck | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | germana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | romantika opero • opero | ||||
| |||||
Hänsel und Gretel estas malfruromantisma opero en tri aktoj, kiu ekestis en la fruaj 1890-aj jaroj. La muzikon komponis Engelbert Humperdinck, la libreton verkis lia fratino Adelheid Wette laŭ la fabelo Hänsel und Gretel [Joĉjo kaj Manjo] el la fabelkolekto Kinder- und Hausmärchen de la fratoj Grimm. La verkonomo de la aŭtoroj estas Fabelludo en tri bildoj, Humperdinck nomis sian verkon alude la operon Parsifal ("sceneja solena festivala verko") de Richard Wagner „infanĉambra solena festivala verko“.
Hänsel und Gretel estis unuafoje prezentata la 23-an de decembro 1893 en Vajmaro ĉe la Kortega Teatrejo sub Richard Strauss kiel orkestrestro. La opero kun prezentodaŭro de proksimume du horoj apartenas nuntempe al la ofte ludata repertuaro de operejoj kaj estas aparte prezentata dum la adventoperiodo.
Ekesto
[redakti | redakti fonton]La fratino de Humperdinck, Adelheid Wette, planis la fabelludon kiel hejma teatroprezentado. Ŝi petis de sia frato nur la muzikigon de kelkaj versoj. Kiam tiuj ĉi spertis en la familia rondo treegan akceptadon, Wette kaj Humperdinck decidis, fari el tiuj kantoteatraĵon. Finfine Humperdinck entuziasmiĝis tiakvante, ke li komponis vesperplenigan operon. Jam la unua prezentado estis eksterordinara sukceso.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hänsel und Gretel: Liberaj muziknotoj por elŝuti de International Music Score Library Project.
- Agado de la opero
- Indikoj pri la verko Arkivigite je 2013-10-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Aktualaj prezentadoj de la opero