Hédi Zsolnai
Aspekto
Hédi Zsolnai | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Zirner Hedvig |
Naskiĝo | 29-an de novembro 1924 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de decembro 2004 (80-jaraĝa) en Munkeno |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantisto ![]() |
Hédi ZSOLNAI [ĵolnai], hungare Zsolnai Hédi (malofte Zsolnay Hédi) estis hungara aktorino kaj kantistino.
Hédi Zsolnai naskiĝis, kiel Zirner Hedvig la 29-an de novembro 1924 en Budapeŝto - mortis la 19-an de decembro 2004 en Munkeno.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Hédi Zsolnai ricevis kantan rolon en filmo jam en 1935. Post la 2-a mondmilito ŝi faris ekzamenon pri kantado en Budapeŝto, poste ŝi komencis sian veran karieron. Ŝi kantadis ŝlagrojn kaj ŝi ricevis rolojn en diversaj malgrandaj teatroj. En la 1960-aj jaroj ŝi gastroladis ankaŭ en okcidenta Eŭropo. En 1977 ŝi forlasis la landon, tiu ago tiutempe estis malpermesita. Baldaŭe ŝi vivis ĝismorte en Munkeno, tie ŝi verkis unusolan romanon.
Ŝiaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- diversaj teatraj roloj, ekzemple József Romhányi: Piroska valamint a farkas - avino; Pál Ábrahám: Bál a Savoyban (Balo en Savoy), (opereto) - Bébé
Ŝiaj ŝlagroj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Mindig Pestről álmodom (Mi sonĝas ĉiam pri Peŝto)
- Nagykörút (Granda bulvardo)
- Néha az kell, hogy dédelgess (Kelkfoje dorlotu)
- Későre jár (Malfruas)
- Halló, ha ráér (Ha-lo, se vi havas tempon)