Hôtel du Nord
Aspekto
Hôtel du Nord | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | hôtel du Nord |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1938 |
Ĝenro | drama filmo, filmo bazita de literatura verko |
Kameraado | Armand Henri Julien Thirard |
Reĝisoro(j) | Marcel Carné |
Scenaro | Jean Aurenche • Henri Jeanson |
Filmita en | Kanalo Saint-Martin |
Loko de rakonto | Parizo • Kanalo Saint-Martin |
Muziko de | Maurice Jaubert |
Rolantoj | Annabella • Arletty • Louis Jouvet • Jean-Pierre Aumont • Paulette Dubost • Bernard Blier • 弗朗索瓦·佩里耶 • Jane Marken • Albert Malbert • Albert Rémy • André Brunot • Andrex • Armand Lurville • Charles Bouillaud • Dora Doll • Génia Vaury • Henri Bosc • Jacques Louvigny • Marcel André • Marcel Melrac • Marcel Pérès • Raymone Duchâteau • René Alié • René Bergeron |
IMDb | |
Hôtel du Nord (Esp: Hotelo de la Nordo) estas franca filmo de Marcel Carné, publikigita en 1938. Kun precipe Arletty kaj Louis Jouvet en la ĉefroloj, ĝi estas inspirita per la novelo L'Hôtel du Nord de la proleta verkisto Eugène Dabit, publikigita en 1929.
Temo de la filmo
[redakti | redakti fonton]Okazas en Parizo inter la du mondmilitoj. Modesta hotelo ĉe la bordo de la Kanalo Saint-Martin estas hejmo de diversa klientaro. Pierre kaj Renée, geamantoj, decidas fini siajn vivojn. Kio montriĝos pli malfacila ol atendite. Alia paro, sinjoro Edmond, mistera viro, kaj sinjorino Raymonde, prostituitino, implikiĝos en la rakonto de la malesperaj geamantoj.
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Titolo: Hôtel du Nord
- Reĝisoro: Marcel Carné
- Scenaro: Jean Aurenche kaj Henri Janson, adaptita de la novelo de Eugène Dabit, L'Hôtel du Nord (Eldono Denoël, 1929)
- Dialogo: Henri Janson
- Kostumoj: Lou Tchimoukow
- Help-reĝisoro: Claude Walter kaj Pierre Blondy
- Produktoroj: Onésime Grinkrug kaj Joseph Lucachevitch
- Produktor-societo: Impérial Film (France), SEDIF Productions (Société d'exploitation et de distribution de films, France) Franco-London Film (Parizo),
- Distribuo: Cocinor (Francio), MK2 (vendo por eksterlando)
- Muziko: René Cloërec
- Foto-direktoro: Armand Thirard
- Muntado: René Le Hénaff kaj Marthe Gottié
- Sono: Marcel Courmes
- Dekorado: Alexandre Trauner
- Formato: 35mm - nigra-blanka filmo
- Daŭro: 95 minutoj
- Por iu ajn publiko
Ĉefaj rolantoj
[redakti | redakti fonton]- Annabella : Renée, la fianĉino de Pierre
- Arletty : S-ino Raymonde, la prostituitino
- Louis Jouvet : S-ro Edmond, la prostituisto de S-ino Raymonde
- Jean-Pierre Aumont : Pierre, la fianĉo de Renée
- André Brunot : Émile Lecouvreur, la posedanto de la hotelo
- Jane Marken : Louise Lecouvreur, la posedantino de la hotelo
- Paulette Dubost : Ginette Trimault, la edzino de Prosper
- Bernard Blier : Prosper Trimault, kanal-laboristo kaj sangodonacanto
- François Périer : Adrien, juna samseksa kliento de la hotelo