Saltu al enhavo

Henry Rider Haggard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el H. Rider Haggard)
Henry Rider Haggard
Persona informo
H. Rider Haggard
Naskiĝo 22-an de junio 1856 (1856-06-22)
en Bradenham
Morto 14-an de majo 1925 (1925-05-14) (68-jaraĝa)
en Londono
Tombo Church of St Mary, Ditchingham (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Ipswich School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Henry Rider Haggard
Familio
Patro William Meybohm Rider Haggard (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Ella Doveton (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Mariana Louisa Margitson (en) Traduki (1880–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Lilias Rider Haggard (en) Traduki, Agnes Angela Rider Haggard (en) Traduki, Arthur John Rider Haggard (en) Traduki, Sybil Dorothy Rider Haggard (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
sciencfikcia verkisto
scenaristo
romanisto
prozisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1882– vd
Verkado
Verkoj King Solomon's Mines ❦
Ŝi vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henry Rider HAGGARD (naskiĝis la 22-an de junio 1856 en Bradenham Hall, Norfolk, Anglio; mortis la 14-an de majo 1925 en Londono) estis brita verkisto kaj reprezentanto de la angla aventura romano de la 19-a jarcento. Lia plej konata verko estas King Solomon's Mines. En la angla oni ofte mallongigas lian personan nomon: H. Rider Haggard.

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Pri Luno de Izrael

Citaĵo
 Interesa romano de konata verkisto de aventuraj rakontoj. La lingvo estas simpla, flua, ĉiam facile komprenebla. 
— Akademia Raporto 1930.
Citaĵo
 En la historio de antikvaj tempoj ne ekzistas iu pli grnva kaj pli rimarkinda epizodo ol la liberigo de la izraelidoj el la egipta sklaveco (vidu: Malnova Testamento, Dua libro, Eliro), ilia kvardekjara migrado en la dezerto kaj la legendo pri la monto Sinai, de sur kiu Mozeo prezentis al sia popolo la dek ordonojn, kiuj ĝis la nunaj tagoj estas la fundamento de ĉiu etika kaj sociala leĝoj. Novaj arkeologiaj trovoj, precipe papirusoj ŝajnas dokumenti, ke la faraono, sub kies regado okazis la dek plagoj en Egiptujo kaj la eliro de la izraelidoj, ne estis Seti Menepta, la filo de Ramzes la Granda, sed lia nevo Amenzes, la uzurpulo de la trono, verfŝajne pereinta en Ruĝa Maro. Laŭ rakonto de skribisto Ana estis princo Seti bonkora, lojala, liberale pensanta viro. Kontraŭ la volo de sia patro li obstine pledis por liberigo de la izraelidoj, pro kio la patro deklaris, nuligi lian heredan rajton al la duobla krono, kaj nomis sian nevon „la sidonto sur la Egipta trono". Post la morto de Ramzes la uzurpulo-faraono kruele traktis la sklavigitan popolon kaj malgraŭ la teruraj plagoj obstinis kontraŭ ilia liberigo. La historion kaj kulturon de tiu epoko, la religian vivon de la egiptoj, la morojn en la faraona kortego kaj intrigojn de korteganoj, la karakteron kaj agon de sorĉistoj kaj pastroj, la suferadon de la izraelidoj kaj la individuecon de iliaj ĉefuloj (profetoj) tre interese priskribas la aŭtoro. La romanecan temon de la libro prezentas al ni la amo inter princo Seti kaj la heroina hebrea knabino Merapi, nomata Luno de Izrael, kiel ankaŭ la fidela amikeco inter ia princo kaj la skribisto Ana. Post la fama romano de Prus „La Faraono", tradukita de Kabe, estas ĉi tiu verko la dua egiptologia romano, aperinta en Esperanto. Haggard (1856-1925), la aŭtoro (mi citas el lelero de samideano Butler) „vojaĝis tra la tuta mondo, sed speciale inleresiĝis pri Sud-Afriko, Egiptujo kaj indiĝenaj problemoj. Li verkis 65 librojn, plejparte romanojn. Luno de izrael aperis en angla lingvo en 1918. La verko baziĝas sur la dua libro „Eliro“ de la Malnova Testamento kaj krome sur arkeologiaj kaj egiptologiaj scioj de la talenta aŭtoro.“ La Eldona Asocio Esperantista en London meritas sinceran dankon pro la aperigo de ĉi tiu tre leginda verko, laŭ enhavo kaj eksteraĵo distinge pliriĉiganta nian literaturon. La traduko estas ĝenerale perfekta kaj esperante bonstila. Nur kelkloke troviĝas vortoj kaj esprimoj, kiuj sin prezentas laŭ nacia idiomo. Preseraroj entute kvin. Ofte manko aŭ malĝuMa lokigo de komoj. Mi esperas, ke baldaŭa disvendo de la libro instigos la eldonantojn al plua samkvalita entrepreno. 
— D-ro Sos.Aŭstria Esperantisto n049 (dec 1928)

Pri Ŝi

Citaĵo
 La apero de nova volumo en la Populara Biblioteko ĉiam estas afero kun granda intereso. Kiel ĝiaj antaŭuloj, la nuna verko estas bela volumo, lukse eldonita. La bindaĵo estas fortika kaj tre neordinara, la konata historio pri Ŝi-kiu-estas-obeenda estas majstraĵo de la angla literaturo.

Oni povas juĝi la verkon aŭ kiel Esperantan literaturaĵon, aŭ kiel tradukon. De la unua vidpunkto oni povas diri, ke la lingva stilo estas flua, kaj ke la kelkaj preseraroj ne tro ĝenas. Mankas la kutimaj eraroj (misuzo de po, k.s.) kiuj tro ofte malbeligas la verkojn lastmodajn. Kun plezuro oni rimarkas la uzon post kvazaŭ de -as, -is, aŭ -os, laŭbezone : mi sentas, kvazaŭ mi fordronas ; Vi aspektas, kvazaŭ vi vidis fantomojn ; Mi havis senton, kvazaŭ mi sufokiĝos. Ankaŭ la uzon de kia, anstataŭ la kutima sed malpli logika kiel, en frazoj, kiaj la jenaj : En kaverno, kia tiu ; Lando, kia Afriko ; Mi estos, kia vi ; Vi estu tia, kia mi ; Se ekzistas loko tia, kia vi ĝin priskribas. Ne mankas trafaj esprimoj: ekz. Mi ne kruelas por esti kruela. Troviĝas diskreta, sed ĝusta, uzo de oni, onia. Sendubaj eraroj estas malmultaj. Por mi, tamen, preskaŭ la tuta plezuro de legado estas nuligita de la formoj Anglio, Egiptio, anstataŭ Anglujo, Egiptujo, k.s. Legante Anglion, oni pensas pri “Anglia,” kiu tute ne estas “England.” La Esperantistaro ne havas policistaron kaj armeon; sed morale ĝi tiom pli havas la devon respekti la fortan. kaj insistan peton de nia Lingva Komitato kaj de Zamenhof, kiuj malkonsilis tiun ŝanĝon en nia Fundamento. Romianoj kaj romiaj agloj malagrable ŝokas, anstataŭ la ĝustaj formoj Romanoj, romaj. Eraraj estas flosi kun signifo floti ; revelaciis (pb. rivelis) kun signifo de simpla malkaŝi ; vipero (vipuro) ; meznokte (noktomeze — oni ja diras tagmese, posttagmeze !) kaj superflua por :Ni estis devigitaj por iri (ni devis iri); mi me sentis volonton por iri (mi ne inklinis iri). Ofta eraro estas la uzo de escepte kun la signifo “except” (krom, ekster, escepte de, esceptinte). Escepte estas adverbo (laŭ escepta maniero, “exceptionally”). Tiu misuzo kondukis al multaj nekompreneblaĵoj kaj nekonsekvencaĵoj : Escepte, ke mi rakontis ; escepte laŭ siaj haroj ; escepte se oni amas ; escepte la surdmutuloj ; escepte mi. (Komparu: escepte sklavojn, escepte unu fojon). Kurioza estas la trouzo de la vorto kiam. Ni legas: Daŭris longe, ĝis kiam (Pasis longa tempo, antaŭ ol) la knabo fariĝis . . . Akiaŭ kiam (ol) mi mortos ; kaj tra la tuta libro oni sisteme uzas ĝis kiam, dum kiam, anstataŭ la Zamenhofaj ĝis, dum. Esprimoj kiaj Ĝis kiam mi vidis, dum kiam mi staris, anst. ĝis mi vidis, dum mi staris, unuope nur piketas, sed amase fariĝas vera turmento. Kun plezuro oni rimarkas la mankon de neologismoj (krom senutila ĉelibato). Kelkaj vortoj neoftaj estas aŭ necesaj bestnomoj, aŭ jam troviĝas en la Plena Vortaro kaj estas ĝenerale uzataj. Asisti estas senutila duoblaĵo de helpi, kaj anstataŭ precedenco, koncepcii, apelacii, pli bonaj estus precedento, koncipi, apeli (ĉe la kunteksto alvoki). Nova por mi estas anheli ('to gasp”) : Ĉu estas tro malfrue? mi anhelis (mi diris anhele). Oni tradukis “I fell with a thud” per Mi falis pume (kun la sono “pum”) ; sed oni povas kompreni mi falis kiel pumo ! Interesaj tradukoj: “to camp, kamping,” kampi, kampado ; “to embank a roadway,” flankumi vojon de bordoj (!); “expect,” esperatendi (oni ja bezonas ekspekti); “gentleman,” ĝentilhomo; “old fellow,” bonknabo; “pound (£);” sterlingfunto (pb. funto sterlinga, sed preferinde pundo) ; “refer,” referenci (mi referencis lin al A.) ; “stare,” fiksrigardi ; “tutor,” repetisto (insiruisto). Notindaj esprimoj. De temp’ al tempo, de tag’ al tago, de kolon’ al kolono, de vizag’ al vizaĝo. Mi kredis vidi lin (“I thought I could see him”). Mi faris la sole eblan (“the only thing possible”). Po iom mi kutimiĝis. Ne ekzistas io, kia estas la morto (“there is no such thing as”). La unua, kio (la unua afero, kiu) aptis mian atenton, estis ; la unua, kion mi faris, estis ; la sola, kio mankis, estis . . . Haggardecaj estas Li, kiun vi vidis; ŝi, kiun vi mortigis. Komparu: “At that very moment,” sekvantmomente ; “the next second,” sekvantmomente; “in another instant,” sekvintmomente ; “on the following morning,” sekvintmatene. Dubindaj estas Ni transversis la Zambezi (transiris la Zambezin) la pluvo ĉesis (Zamenhof: ĉesiĝis, aŭ, ĉesis fali): eĉ... nek (nek... nek); tiom... ol (tiom... kiom); verko (konstruaĵo); kaj nekutimaj prepozicioj edziĝi al (kun) ; kopio pri (de) dokumento: peti pri (por) konjako ; atendu ĵe (por) mi ; ŝi estis tro forta al (por) mi.


Kiel Esperanta literaturaĵo, la verko entute estas bona. Se mi iom detale kritikis ĝin, tio estas pro tio, ke ĝi ja estas verko grava, kaj inda de serioza atento. Kiel traduko, tamen, ĝi malsukcesis. Jam multfoje oni insiste petis, ke neniu traduko estu entreprenata de alilingvano. Postuli al neanglo, kiom ajn sperta kaj lerta, ke li faru plene kontentigan tradukon de angla verko, almenaŭ sen tre zorga revizo farita de anglo, estas postuli preskaŭ neeblaĵon. Legante la nunan verkon, oni sentas, ke ĝi estas interesa historio —ĝi estas eĉ Haggard vidata per la okulvitroj de alilandano, sed ĝi ne estas la Haggard, kiun ni konas en Anglujo. Mi ne parolas pri la fakto, ke mankas la tekstoj latinaj, grekaj, hieroglifaj, kaj malnovanglaj, kun la piednotoj, kiuj tiom aldonas al la ĉarmo kaj verŝajneco de la originalo; kaj ke multaj frazoj kaj paragrafoj estas mallongigitaj aŭ eĉ tute ellasitaj. Sed same kiel ĉe Jane Eyre, la fremdeco de la traduko estas tuj videbla por la angla leganto. Neniu anglo, ekz., skribus sro. N. esq. (S-ro N.), aŭ misprononcojn Ĝofri (Ĝefri), Hores (Horis), Kembriĝ (Kejmbriĝ). Jen kelkaj mistradukoj, kiuj sin trudis al mi dum nekritika tralegado. “I felt by no means so bold as I trust I looked,” me sentis min tiel kuraĝa, kiel mi rigardis. “Look not so bashful,” ne rigardu tiel embarasite. “It proved to be a cell,” ĝi pruviĝis esti ĉelo. “Native ways,” manieroj (movoj). “Thou hast found thy position one of greater freedom,” vi fondis al vi pozicion de pli da libero (vi trovis vin pli libera). “You were airing your Arabic,” vi buŝuzis (paroladis) arabaĵon. “Dost thou wonder when ...,” Ĉu vi ne ŝatas scii (Ĉu vi demandas al vi), kiam . . . “The Witch of Endor,” la megero (aŭguristino, sorĉistino) de E. “Why should I creep ?” Pro kio mi klinus min (kial mi rampu) ? “It will be otherwise,” ĝi estos alia (okazos alie). “The next thing I recollect,” la sola, pri kio mi poste rememoris. “Surely thou art not afraid ?” vi ja me timas. “He paused a while,” momenton li interrompis. “With his face set,” kun taŭzitaj trajtoj. “He groaned,” li ĉagrenis. “She gave a little sob,” ŝi singultis. “Oh, bother” Ho, me ĝenu ! Kaj malaperas la ŝerco, kiam “The will appeared, from its utter unintelligibility, to have been drawn on the strictest legal principles” fariĝas La testamento, kiom ajn nekomprenebla, tamen estis redaktita laŭ la plej ekzaktaj leĝaj ordonoj.

Tiujn ekzemplojn mitute ne serĉis; ili simple “falis en la okulojn.” Ĉiufoje, kiam mi komparis tekston, ŝajne bonan, kun la originalo, mi trovis similajn maltrafojn. Konstatante tiun fakton, mi neniel kulpigas la tradukinton, kiu sendube estus doninta al ni bonegan tradukon de verko holanda ; mi simple pruvas, ke tradukon devas fari nur persono, kies nacia lingvo estas tiu de la originala teksto. Alie, estas tute certe, ke la traduko ne spegulos fidele la nuancojn de la originalo, kion ĝi ja povus fari (kaj pli bone, ol nacia lingvo), se ĝi estus entreprenita de samlingvano
— M.C.B. La Brita Esperantisto - Numero 352, Aŭgusto (1934)