Halina Weinstein
Aspekto
Halina Weinstein | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1902 en Varsovio |
Morto | 1942 |
Lingvoj | Esperanto • pola |
Loĝloko | Varsovio |
Ŝtataneco | Pollando ![]() |
Alma mater | Universitato de Varsovio ![]() |
Familio | |
Patrino | Anna Weinstein ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto instruisto ![]() |
Halina WEINSTEIN (konata sub la fraŭlina nomo Weinsteinówna; naskiĝis la 4-an de januaro 1902 en Varsovio) estis privata instruistino. Ŝi gvidis eldonsekcion de Studenta Esperanto-Asocio kaj estis vicdelegitino de UEA. Instruistino de Cseh-kursoj, verkis originale poeziaĵojn kaj prozaĵojn publikigitajn en Pola Esperantisto kaj aliaj gazetoj; okupiĝis pri tradukado. Ŝi estis (kune kun Izrael Lejzerowicz) reprezentanto de Literatura Mondo por Pollando[1].
Por la turisma gvidlibro Pollando kaj Gdańsk eldonita en Krakovo en 1927 Halina Weinstein verkis ĉapitrojn pri Varsovio[2].
Halina Weinstein estis filino de Anna Weinstein.
Ŝi mortis en 1942 en varsovia geto[3].