Haloĥorejo
Aspekto


Haloĥorejo nomiĝas la ĥorejo de preĝejo, en kiu ĉiuj flanknavoj havas saman aŭ proksimume saman altecon. Haloĥorejojn oni konstruis ĉefe en halopreĝejoj precipe en Germanujo dum la gotika epoko. Se la flanka navo de la halo ĉirkaŭas kiel ĥorĉirkaŭirejo la ĥorejon, oni diras haloĥora ĉirkaŭirejo. La unua haloĥora ĉirkaŭirejo en Germanujo estas tiu de la katedralo de Verden (ĉe Bremeno), en suda Germanujo la pionira konstruaĵo estas la katedralo de Schwäbisch Gmünd. Ĉar la flanknavoj estas same altaj kiel la ĉefnavo, la plejofte trinava ĥorejo ricevas nur malrektan lumon. La preciza elformado estis malsama. Oni povas maldetale distingi kvar malsamajn konstruformojn:
-
La preĝejo Sankta Jakobo en Chemnitz havas ĥorĉirkaŭirejon, sed ne absidokapelaron.
-
Interna aspekto de la haloĥorejo. Oni bone ekkonas la ĥorĉirkaŭirejon
- Ofte la apogopilastroj subtenantaj la volbon estas enigitaj en la internon de la ĥorejo, tiel ke ekestis absidokapelaro. Sur tiu ĉi povas troviĝi supera fenestrozono,
-
la katedralo de Gmünd estas preĝejo kun ĥorĉirkaŭirejo kaj absidokapelaro finiĝanta en supera fenestrozono
-
Bone ekkoneblas la kapelniĉoj interligitaj per pintarka malfermaĵo kun la ĥorĉirkaŭirejo
-
La apogopilastroj estas kunuzataj por la kapeloj
- aŭ per galerio, sur kiu troviĝas same profundaj niĉoj kiel la kapeloj.
-
La Franciskana Preĝejo en Salcburgo havas ĥorĉirkaŭirejon kaj absidokapelaro kun interna galerio
-
Ena vidaĵo de la haloĥorejo
- La lasta alternativo havas finaĵon sen ĥorĉirkaŭirejo kaj absidokapelaro.
-
La preĝejo Sankta Kiliano en Heilbronn havas nek ĥorĉirkaŭirejon nek absidokapelaro
-
Tie la tri navoj finiĝas per malgrandaj absidoj
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Hans-Joachim Kunst: Die Entstehung des Hallenumgangchores - Der Domchor zu Verden an der Aller und seine Stellung in der gotischen Architektur, en: Marburger Jahrbuch für Kunstwissenschaft 18, 1969.