Hamburg-Eidelstedt
Eidelstedt kvartalo de Hamburgo |
||
---|---|---|
Eidelstedt [AJdlŝte:t], platgermane Eidelsteed [AJdlste:t], estas kvartalo situanta en la nord-okcidenta parto de la libera hansa urbo Hamburgo. Ĝi apartenas al la urbodistrikto Eimsbüttel. Eidelstedt limas norde al la Hamburga kvartalo Schnelsen, oriente al la kvartalo Niendorf, sude al Stellingen kaj Barenfeld, kaj sud-okcidente al la komunumoj Halstenbek kaj Rellingen el Ŝlesvigo-Holstinio.
Eidelstedt estis frue kampa vilaĝo. Sed atestoj pri tio preskaŭ ne plu restas. Inter la 1950aj ĝis 1970-aj jaroj estis konstruitaj multaj altaj konstruaĵoj, kaj kompleksaj loĝejoj kaj familiaj domoj. Sed malgraŭ tio Eidelstedt restas ankoraŭ verda kvartalo, kie ekstere de la ĉefaj stratoj oni trovas serenajn verdajn regionojn kiel Eidelstedter Feldmark, kiu situas oriente de la germana aŭtovojo A7. Tiu ankoraŭ restas paŝtejo.