Hans-Peter Stähli
Aspekto
Hans-Peter STÄHLI (naskiĝinta en 1935) estas svisa ŝemidologo kaj teologo.
Stähli studis protestantisman teologion kaj orientalajn lingvojn ĉe la universitatoj de Berno, Bazelo, Montpellier kaj ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Inter 1962 kaj 1966 asistantis li Berne; de 1966 ĝis pensiiĝo li deĵoris ĉe la teologia altlernejo de Bethel (Bielefeld), pri la hebrea lingvo.[1] En 1977 li doktoriĝis ĉe la universitato de Berno post defendo de la tezo etimologia-sociologia Knabe, Jüngling, Knecht. Untersuchungen zum Begriff [năʿǎr] im Alten Testament.
Liaj utilaj verkoj gramatika Hebräisch-Kurzgrammatik kaj vortlisto Hebräisch-Vokabular ĝuis plurajn eldonojn.
Skribaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Knabe, Jüngling, Knecht. Untersuchungen zum Begriff [năʿǎr] im Alten Testament, Lang, Frankfurt am Main u. a. 1978 (=Beiträge zur biblischen Exegese und Theologie, 7) ISBN 3-261-02357-0
- Hebräisch-Kurzgrammatik, Vandenhoeck und Ruprecht, Göttingen-Zürich 1984, tria eldono 1992 ISBN 3-525-52177-4
- Hebräisch-Vokabular, Vandenhoeck und Ruprecht, Göttingen-Zürich 1984, dua eldono 1985 ISBN 3-525-52176-6
- Solare Elemente im Jahweglauben des Alten Testaments, Vandenhoeck und Ruprecht/Universitätsverlag Freiburg, Göttingen/Freiburg 1985 (=Orbis biblicus et orientalis, 66) ISBN 3-7278-0335-5 / ISBN 3-525-53689-5
- Antike Synagogenkunst, Calwer, Stuttgart 1988 ISBN 3-7668-0823-0