Hans Andre
Aspekto
Hans Andre | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1902 en Innsbruck |
Morto | 15-an de majo 1991 (89-jaraĝa) en Innsbruck |
Tombo | Wilten Basilica churchyard (en) ![]() ![]() |
Ŝtataneco | Aŭstrio ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo skulptisto universitata instruisto ![]() |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/da/Hans_Andre_6263.jpg/220px-Hans_Andre_6263.jpg)
Hans ANDRE (naskiĝinta la 21-a de januaro 1902 en Innsbruck, mortinta samloke la 15-an de majo 1991) estis aŭstra skulptisto kaj pentristo.
Li estis kunlaboranto de Clemens Holzmeister kaj inter 1954-67 profesoro ĉe la artaltlernejo viena Akademie der bildenden Künste Wien. Lia stilo estis simpliganta objektivismo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0e/Innsbruck_-_Archduke_Eugen_of_Austria_021.jpg/220px-Innsbruck_-_Archduke_Eugen_of_Austria_021.jpg)
- Bronza fontano Goldenes Dachl en Innsbruck
- Monumento por falintaj soldatoj ĉe Centra Tombejo de Vieno
- Madonofiguro Neustädter Madonna en la Kirko Savinto (Wiener Neustadt) - antaŭe ĉe la Aŭstria Katolika Foiro (1930) en Vieno-Schönbrunn
- Altaro kun baldakeno el arĝenta latuno kun madona figuro en la Paroĥa kirko Mario Helpantino (Bregenz)
- Viacrucis-stacioj kaj ujo por benita akvio en la Paroĥa kirko Dornbach (Vieno-Hernals; 1931/32)
- Paroĥa kirko Sandleiten (Vieno-Ottakring): Fresko St. Josef, Schutzherr und Helfer der Bedrängten ĉe la altarvando kaj reliefo Schweißtuch der Hl. Veronika ĉe la ĉefenirejo al la paroĥestrejo (1935/36)
- Plafonaj freskoj (1947) kaj Gnadenstuhl-fresko (ekstere) ĉe la Kirko de la Servantoj de Mario en Innsbruck
- Statuoj de ĉefepiskopoj en la Katedralo Sankta Stefano (Vieno) (1957)
- Erzherzog-Eugen-monumento en Innsbruck (1957)
- Hannes-Schneider-monumento en St. Anton am Arlberg (1957)
- Bildoj de Via crucis por la monakejo Vomp-St. Georgenberg
- Freskoj en la Hospitala kirko Sankta Spirito (Innsbruck)
- Figuroj de tirolaj sanktuloj en la Katedralo de Innsbruck (1941-60)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Hans Andre en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)