Hans Jankowski
Aspekto
Hans Jankowski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1929 |
Morto | 10-an de majo 2018 (89-jaraĝa) en Dortmundo |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Johannes (Hans) Jankowski (?, la 29-an de aprilo 1929 - Dortmund, la 10-an de majo 2018)[1] estis germana esperantisto.
Dum jardekoj li serioze serĉis kaj esploris rilate al Esperanto kaj moneroj kaj medaloj. Li estis ankaŭ aktiva filatelisto. Li faris pionirajn laborojn rilate al Esperanto-kulturo kaj eldonis fakajn katalogojn.
Kiel esperantisto Hans ankaŭ malavare subtenis la Esperanto-movadon en Nepalo, per ofta feriado en la lando kaj stipendioj al Esperanto-vojaĝoj de nepalaj geesperantistoj.
La lastajn jarojn li pasigis en flegohejmo en la Ruhr-regiono.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Esperanto-medaloj + moneroj. Aŭtora eldono (1990), 18 p.
- Esperanto-medaloj: 1912 - 1995. Aŭtora eldono (1995), 32 p.
- Esperanto-mono: ilustrita historio pri universala monosistemo. Aušra. Kaunas. 2000 (2-a eldono), 32 p.
- Esperanto-poŝtmarkoj: 1912-2001.