Haraiki
Haraiki | ||
---|---|---|
atolo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Tuamotuoj | |
Geografia situo | 17° 28′ S, 143° 28′ U (mapo)-17.466666666667-143.46666666667Koordinatoj: 17° 28′ S, 143° 28′ U (mapo) | |
Longo | 7 km | |
Larĝo | 5 km | |
Areo | 10,5 | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Haraiki[1] estas malgranda atolo de la Tuamotua arkipelago en Franca Polinezio. Ĝi situas 42 km sudokcidente de Marutea Nord.
Haraiki preskaŭ havas triangulan formon. Ĝi longas 7 km kaj maksimume larĝas 5 km. Estas tri insuletoj sur ĝia rifo kun entuta land-areo de proksimume 4 km². La laguno havas pasejon en la sudo.
Haraiki estas permanente neloĝata. Tamen, Google Maps malkovras ke estas kelkaj konstruaĵoj je la norda marbordo (-17.446343,-143.455739) kaj ke la tri insuletoj estas plenplantitaj per arboj aŭ grandaj arbustoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua registrita eŭropano kiu vizitis Haraiki atolon estis la hispana navigisto Domingo de Boenechea je la 31-a de oktobro 1772, sur la ŝipo Aguila. Li nomis la atolon "San Quintín".[2]
Administracio
[redakti | redakti fonton]Haraiki apartenas al la komunumo Makemo, kiu konsistas el la atoloj Makemo, Haraiki, Marutea Nord, Katiu, Tuanake, Hiti, Tepoto Sud, Raroia, Takume, Taenga kaj Nihiru.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1899) “Names of the Paumotu Islands, with the old names so far as they are known.”, Journal of the Polynesian Society 8 (4), p. 264–268. Alirita 7-a de januaro 2015.. Arkivigite je 2012-02-10 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Robson, R.W. The Pacific Islands Handbook New York, 1946, p.94
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Listo de atoloj (france) Arkivigite je 2007-02-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Oceanpunktoj
- Hispanaj vojaĝoj