Hariso (saŭco)
Aspekto

Hariso estas tunizia akregusta ruĝa saŭco kiu estas farita el i.a. kapsiketoj, tomatoj, kumino, koriandro kaj ajlo. Ĝi iomete similas al sambalo kaj ĉilisaŭco. Ĝi antaŭ ĉio estas uzata en nord-afrikaj landoj dum la preparo de supoj, kuskuso, pasto, rizomanĝaĵo kaj mergezo. La saŭco kutime estas vendata en tuboj kaj ladskatoloj.
En 2022, Unesko nomis harisa "integra parto de hejmaj provizaĵoj kaj la ĉiutagaj kuirartaj kaj manĝtradicioj de tunizia socio, aldonante ĝin al listo de tradicioj kaj praktikoj kiuj markas nematerian kulturan heredaĵon inkluzive de ukraina barĉo kaj kuba rumo. Ekde tiam okazas ĉiujara kultura festivalo de hariso en la tunizia urbo Nabulo (Nabeul) [1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Associated Press, Kapsiketo pasto varmigas telerojn kaj varmigas korojn ĉe la harissa festivalo de nordorienta Tunizio (angle), la 15-an de januaro 2025