Harmisch
Aspekto
Harmisch, kroate Vardeš, hungare Hovárdos [hovArdoŝ], estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Kohfidisch.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 7,71 km²
- Alto super marnivelo: 259 m
- Loĝantaro: 132
- Telefonprefikso: 03366
- Poŝtkodo: 7512
- Aŭtokodo: OW
- 47° 18′ 50″ N 16° 23′ 00″ O / 47.31389 °N, 16.38333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 50″ N 16° 23′ 00″ O / 47.31389 °N, 16.38333 °O (mapo)
Situo
[redakti | redakti fonton]Harmisch situas en valo de rojo inter deklivoj. Oberwart troviĝas je 25, Szombathely je 20 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la loĝado fornoj por kalkoŝtonoj funkciis tie. Kroatoj fondis la vilaĝon en 1680. La loknomo aperis en 1773 en formoj "Hovardos" kaj "Harmis". En 1910 vivis en Hovárdos 192 homoj (aŭstroj, kroatoj kaj hungaroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. Harmisch aliĝis al Kohfidisch en 1971.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo de 1822, en 1831 turo alkonstruiĝis