Harvey Spencer Lewis
Harvey Spencer Lewis | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de novembro 1883 en Frenchtown | ||||
Morto | 2-an de aŭgusto 1939 (55-jaraĝa) en San-Joseo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj kaj transition (en) vd | ||||
Mortis per | Apopleksio vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Ralph Maxwell Lewis vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Sar Alden vd | ||||
Okupo | ĵurnalisto verkisto mistikulo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
D-ro Harvey Spencer LEWIS (1883 - 1939) estis Imperatoro de la Rozkruca Ordeno, AMORC de 1915 ĝis 1939.
Frua Vivo
[redakti | redakti fonton]H.S. Lewis naskiĝis en Frenchtown Nov-Ĵerzejo al metodista familio de kimra deveno. En 1904 li fondis la Instituton pri Psika Esplorado en Novjorko.
AMORC
[redakti | redakti fonton]Post grava mistika sperto en 1908, li vojaĝis al Francio kaj, post necesa prepariĝo kaj ekzameniĝo, estis inicita en la la Rozkrucan Ordenon en Tuluzo. Li poste ricevis komision revigligi la Rozkrucan Ordenon en Norda Ameriko.
En 1915 D-ro Lewis establis la Ordenon en Usono, kun sidejo en Novjorko, kun la oficiala nomo Antiquus Mysticusque Ordo Rosae Crucis (AMORC). En 1927 D-ro Lewis translokis la sidejon al San-Joseo, Kalifornio, kie ĝis nun troviĝas granda rozkruca centro, Rozkruca Parko, kun egiptologia muzeo, planetario, laboratorioj, rozkruca universitato, templo k.a.
En 1917 D-ro Lewis enkondukis sistemon de korespondaj lecionoj nomataj monografioj por AMORC-anoj. Ĉi tiu sistemo montriĝis ne nur praktika, sed ankaŭ efika, ebligante al homoj loĝantaj for de rozkruca loĝio studi la rozkrucajn instruojn. Post la Dua mondmilito ĉiuj grandloĝioj de AMORC adoptis la korespondan sistemon.
Aliaj Agadoj
[redakti | redakti fonton]D-ro Lewis estis unu el la tri Imperatoroj de FUDOSI kaj lia mistika nomo estis Sar Alden.
Lewis fondis ankaŭ la Rozkrucan Egiptan Muzeon sur la tereno de Rozkruca Parko en San-Joseo. Ĝi estas la plej granda egiptologia muzeo en okcidenta parto de Usono.
D-ro LEWIS estis ankaŭ artisto, inventisto kaj verkisto.