Saltu al enhavo

Haus zum Güldenen Krönbacken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Kulturkorto Krönbacken en Erfurto

La bieneto Zum Güldenen Krönbacken estas burĝa domo en la urbokerno erfurta.

La domo, troviĝanta en la Michaelis-strato nr. 10, estis alikonstruita fare de la patricia familio de Milwitz dum 1534-1561. Fakte ĝia komplekso estas ankoraŭ multe pli malnova, estante eble iam en la posedo de juda familio antaŭ la pogromo de 1349 kiel multaj domoj de Michaelis-strato. La renoviĝo kiu revidebligis ankaŭ la kolosan tegmentan trabaron, daŭris de 1990-1994.

Uzo publika

[redakti | redakti fonton]

La bonege konservita bieno konsistas el pluraj konstruaĵoj. Speciale la eksa izatidprovizejo hodiaŭ funkcias kiel kulturcentro. Post la restrukturigo de la Urba muzeo (Stadtmuseum) ĝia rolo kiel filia elmontrejo centre situanta ankoraŭ pligrandiĝis.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]