Havaja fuliko
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Havaja fuliko montranta flavecan fruntan ŝildon
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Fulica alai Peale, 1849 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Havaja fuliko (Fulica alai kaj ʻalae keʻokeʻo en havaja lingvo) estas birdospecio de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj, kiu estas endemio de Havajo.[1] En havaja lingvo, ʻalae estas nomo kaj signifas kotokoko.[2] Kea aŭ ĝia sinonimo keo estas adjekto por blanka.[3] Ĝi estas simila al la Amerika fuliko 33 ĝis 40.6 cm longa kaj ĉirkaŭ 700 g peza. Ĝi havas nigran plumaron kaj elstaran blankan fruntan ŝildon.
Ties naturaj habitatoj estas nesalakvaj lagoj, nesalakvaj marĉoj, marbordaj salakvaj lagunoj, kaj akvorezervejaj areoj. La birdo estis listita en Oktobro 1970 kiel endanĝerita specio [4] kaj estas konsiderata kaj endemia kaj endanĝerita en la subŝtato Havajo. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo kaj enmetitaj predantoj kiel la Malgranda herpesto.[5] La Makalawena Marĉo en la Granda Insulo de Havajo estis listigita kiel Nacia Natura Termarko por konservi unu el ties lastaj nestareoj.[6]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La unu referenco al fuliko en Havajo estis farita de botanikisto Andrew Bloxam, kiu trafis la Havajan fulikon sed malsukcesis kolekti specimenon ĉar li miskomprenis ĝin kvazaŭ ĝi estas Eŭrazia fuliko, Fulica atra, estante en la insuloj en 1825 kiel la natursciencisto de la ŝipo Blonde. Ĝi estas nun konsiderata ĉu kiel aparta specio, Fulica alai, ĉu kiel subspecio de la Amerika fuliko, Fulica americana alai.[7]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Havaja fuliko kun blanka frunta ŝildo
-
Havaja fuliko kun ruĝa frunta ŝildo
-
Havaja fuliko kun ruĝa frunta ŝildo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ʻAlae keʻokeʻo or Hawaiian coot. Hawaii’s Comprehensive Wildlife Conservation Strategy. State of Hawaiʻi (2005-10-01). Arkivita el la originalo je 2013-11-03.
- ↑ Parker, Henry H.. “1”, Hawaiian Dictionary: Hawaiian to English (see alae).
- ↑ Parker, Henry H.. “5”, Hawaiian Dictionary: Hawaiian to English (see kea).
- ↑ United States Fish and Wildlife Service. 1970. Conservation of Endangered Species and other Fish or Wildlife: United States List of Endangered Native Fish and Wildlife. Federal Registry 35: 16047-16048.
- ↑ BirdLife International (2016). "Fulica alai". IUCN Red List of Threatened Species. 2016: e.T22692920A93374177. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22692920A93374177.en. Alirita la 13an de Novembro 2021.
- ↑ Makalawena Marsh Arkivigite je 2010-05-28 per la retarkivo Wayback Machine on National Park Service web site
- ↑ Olson, Storrs L. (1996), "The contribution of the voyage of H.M.S. Blonde to Hawaiian ornithology", Archives of Natural History 23 (1): 1–42, doi:10.3366/anh.1996.23.1.1, archived from the original on 2011-07-18, https://web.archive.org/web/20110718105103/http://si-pddr.si.edu/dspace/bitstream/10088/8385/1/VZ_269_Blonde_in_Hawaii.pdf, retrieved 2009-12-07
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|