Saltu al enhavo

Hebrea Verkista Asocio en Israelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hebrea Verkista Asocio en Israelo
organizaĵo
eldonejo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1921 vd
Lando(j) Israelo vd
Sidejo Tel-Avivo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Hebrea Verkista Asocio en Israelo (hebree אגודת הסופרות והסופרים העברים בישראל, antaŭe אגודת הסופרים העבריים בארץ ישראל, kaj post ŝtatiĝo de Israelo אגודת הסופרים העברים במדינת ישראל, kaj mallonge אגודת הסופרים העבריים) estas profesia asocio kaj sindikato de verkistoj kaj poetoj, kiuj verkas en la hebrea lingvo en Israelo. (En Israelo estas ankaŭ asocioj de israelaj verkistoj kiu verkas en aliaj lingvoj, inkluzive araba).

La ĉefsidejo de la Asocio estas en la konstruaĵo "Beit HaSofer" en Tel-Avivo, kiu ankaŭ enhavas la arkivon kaj redakcion de la revuo Moznaim.  La asocio havas filiojn en la urboj Jerusalemo kaj Ĥajfo, kiuj efektivigas siajn proprajn agadojn (organizado de prelegoj kaj simpozioj kaj publikigo de la Jerusalema kaj Carmelit literaturaj jarlibroj, respektive)

La asocio nuntempe havas proksimume 450 membrojn, inkluzive de aŭtoroj, poetoj, direktoroj kaj dramistoj [1]. Membreco de la Asocio de Verkistoj estas kondiĉigita de la verkado de du verkaĵoj en la hebrea kaj la aprobo de la eniĝa komitato.

En 1928, Ĥaim Naĥman Bialik estis elektita prezidanto de la Asocio de Hebreaj Verkistoj, tenante tiun postenon ĝis sia morto en 1934. Dum tiu ĉi periodo, literatura revuo de la asocio estis establita, titolita Moznaim (signifante "Pesilo"), kies la unua numero estis publikigita la 15-an de marto 1929 [2]. La revuo estis origine semajnĵurnalo kaj poste monata, kaj spertis plurajn ŝanĝojn (inkluzive de ĉesigo de publikigo, ŝanĝante tendencojn) tra la jaroj, sed pluvivis.

Post la morto de Bialik en 1934, la gvidado de la unuiĝo estis tenita fare de, inter aliaj, Ŝaul Ĉerniĥovskij (1938-1943), Dov Ĉomski (1958-1974), Ŝammai Golan (1974-1983), kaj Natan Jonatan (1983-1984) [1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Oficiala retejo - "Pri Ni" (angle). Arkivita el la originalo je 2012-03-15. Alirita 2011-07-13.
  2. Website of the Hebrew Writers Association in Israel - "Moznaim" in English. Arkivita el la originalo je 2012-03-15. Alirita 2011-07-13.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Website of the Asher Barash Bio-Bibliographical Institute - "About Us" in English. Arkivita el la originalo je 2012-03-12. Alirita 2011-07-13.