Hebrea aŭtonomio
Subjekto de Rusia federacio | |
Hebrea aŭtonomio
Еврейская автономная область | |
Flago | Blazono |
Aŭtonoma provinco | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | For-orienta federacia regiono |
Guberniestro | Rostislav Goldstein (ekde 12-a de decembro 2019) |
Fondita | 7-a de Majo 1934 |
Demografio | |
Loĝantaro | 176 558 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 4,9 loĝ./km² |
Oficiala lingvo | rusa |
Etnoj | rusoj (90,7 %) ukrainoj (2,8 %) judoj (0,9 %) (Stato: 2010) |
Geografio | |
Areo | 36 266 km²[2] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+10 |
Poŝtkodoj | 679000–679999 |
Aŭtokodoj | 79 |
OKATO | 99 |
ISO 3166-2 | RU-YEV |
Retpaĝaro | www.eao.ru |
La Hebrea aŭtonoma provinco (Hebrea aŭtonomio, aŭ Juda aŭtonoma provinco respektive Juda Aŭtonomio, ruse Еврейская автономная область; jide: ייִדישע אױטאָנאָמע געגנט), antaŭe la Hebrea Aŭtonoma Respubliko, estas la nura restinta aŭtonoma provinco de Rusio. Ĝi situas en la Rusia Fororiento kaj havas limon en la sudo kun Ĉinio, en la nordokcidento kun Amura provinco, kaj en la nordo kaj oriento kun Ĥabarovska regiono. Antaŭ 1934 la areo apartenis al Ĥabarovska regiono. Ekde la 7-a de majo 1934 ĝi estas aŭtonoma provinco (область).
La administra centro estas Birobiĝan.
Administra divido
[redakti | redakti fonton]Laŭ administra divido la hebrea aŭtonoma provinco konsistas el la sekvaj distriktoj (Ruse: районы):
- Birobiĝanskij (Биробиджанский)
- Leninskij (Ленинский)
- Obluĉenskij (Облученский)
- Oktjabrskij (Октябрьский)
- Smidoviĉskij (Смидовичский)
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Judoj neniam konsistigis la plimulton de la populacio en la areo kiun la sovetia registaro nomumis kiel jude-sovetia Ciono de la malfruaj 1920-aj jaroj. La procentaĵo pintis post la dua mondmilito kun ĉirkaŭ triono de la populacio, multaj el kiuj estis rifuĝintoj kiuj estis evakuitaj de la eŭropa parto de Sovetunio. Plej malfrue post la morto de Stalino en 1953, la sovetia registaro rezignis sian planon establi judan setlejon ekster Israelo kun la Juda Aŭtonoma Oblasto. Kiam Sovetunio kolapsis, iom malpli ol 9 000 judoj, aŭ iom pli ol 4% de la populacio de la provinco, daŭre vivis tie. Tiutempe tio egalrilatis al apenaŭ 0,5% de ĉiuj judoj en Sovetunio. Intertempe ilia parto falis al ĉirkaŭ 1% de la suma loĝantaro de 176 558 homoj en la provinco pro forta elmigrado al Israelo kaj Germanio. La nombroj de loĝantoj de aliaj malplimultoj kiel la ukrainoj, belorusoj, mordvoj kaj rusaj germanoj ankaŭ amase malpliiĝis ekde 1989 pro elmigrado. En 2010 pli ol 90% de la loĝantaro estis rusoj. En la ĉefurbo, Birobiĝano, la ĉina loĝantaro aparte de islamanaj dunganoj lastatempe signife pliiĝis.
Loĝantaro (2002): 190 915
Etnaj grupoj: rusoj 171 697 (89,9%), ukrainoj 8 483 (4,4%), hebreoj/judoj 2 327 (1,22%), tataroj 1 196 (0,63%), belorusoj 1 182 (0,62%)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, p. 12–209; 11, p. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
- ↑ Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo Arkivigite je 2015-12-08 per la retarkivo Wayback Machine