Hedingen
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hedingen (stacidomo). |
Hedingen | |
---|---|
Blazono de Hedingen | |
Preĝejo de Hedigen | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Affoltern |
Koordinatoj | 47° 17′ 56″ N 8° 26′ 58″ O / 47.29889 °N, 8.44944 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 56″ N 8° 26′ 58″ O / 47.29889 °N, 8.44944 °O (mapo) |
Areo | 6,53 km² |
Alteco | 501 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8908 |
Komunumkodo | 0005 |
Situa mapo de Hedingen | |
Hedingen estas komunumo en la distrikto Affoltern, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 3318 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 3404 ĝis decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Hedigen situas okcidente de la montoĉeno Albis en la tiel nomita Porko-Prefektujo, nome la distrikto Affoltern. La orienta parto de la komunumo troviĝas en la valo de la rivero Reppisch dum ĝia okcidenta flanko situas aliflanke de la akvodislimo inter Limato kaj Reuss. En okcidento la rivereto Höfibach, kiu fluas de nordo al sudo kaj en Affoltern alfluas al la rivereto Jonenbach, senakvigas la komunuman teritorion.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,53 km², de kiuj 32,6% estas kovritaj de arbaro, 46,6% servas por agrikulturo kaj 19,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Hedingen limas en nordoriento al Bonnstetten, en oriento al Stallikon, en sudo al Affoltern ĉe Albis, okcidento al Jonen, nordokcidento al Arni kaj en nordo al Islisberg.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Hedigen posedas stacidomon ĉe la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Affoltern ĉe Albis kaj Zugo, kiu estas haltejo de la regionaj trajnlinioj S5/S14 de la Zurika Trafik-Unio. Ek de novembro 2009 Hedingen disponas ankaŭ pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A4. Tra la nova Uetlibergtunelo cirkulas ek de novembro 2009 ankaŭ la nova buslinio 200, kiu konektas la vilaĝocentron rekte kun la stacidomo Zuriko-Enge en la centro de la urbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Hedingen datiĝas el la jaro 1116.[3] Hedingen estis en mezepoko posedaĵo habsburo kaj transiris en la 15-a jarcento al la urbo Zuriko kaj fariĝis parto de la voktdistrikto aŭ prefektujo Knonaŭo. Por la ekonomia disvolviĝo de la komunumo estis grava la konstruo de la fervojo en la jaro 1864. Estas antaŭvideble nova evoluo dum la venontaj jaroj pro la Uetlibergtunelo, tra kiu de la vilaĝocentro la centro de Zuriko nun atingeblas en 10 minutoj.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|