Heidemarie Wieczorek-Zeul
Aspekto
Heidemarie Wieczorek-Zeul [HAJdemari VIĉorek-COJL] estas germana politikistino. Ŝi naskiĝis la 21-an de novembro 1942 en Frankfurto-ĉe-Majno, do nun estas 82-jara. Inter oktobro 1998 kaj novembro 2005, en du registaroj de socialdemokratoj kaj verduloj gvide de Gerhard Schröder, kaj triafoje inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 en registaro gvide de Angela Merkel, ŝi estis federacia ministrino pri ekonomia kunlaboro kaj evoluo de Germanio, dum la tria periodo en granda koalicio inter kristandemokratoj kaj socialdemokratoj, la du plej grandaj parlamentaj frakcioj. Ŝi reprezentas la Socialdemokratian Partion de Germanio (SPD), kiu ekde oktobro 2009 en la germania parlamento Bundestag estas partio opozicia.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- persona retejo
- Informoj pri Heidemarie Wieczorek-Zeul en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)